Patoso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Patoso el la greka (πάθος)[1] estas la "Emocia, solena aŭ entuziasma esprimo de altaj pensoj aŭ intensaj sentoj".[2] Tiu koncepto povas esti uzata en diversaj fakoj kun iom diversaj signifoj.

  • En retoriko ĝi estas unu de la tri sistemoj por persvado (kun etoso kaj logos), laŭ la filozofio de Aristotelo. Tiel ĝi estas tekniko de komunikado tre uzata en literaturo, kino kaj aliaj rakontaj artoj. Estas la ĉefa altiro, la anekdoto, la intrigo, la mistero kiu allogas la leganton aŭ publiko de verko.
  • En psikologio, patoso estas termino referenca al la homa sufero normala de iu, nome la ekzistadisma sufero, propra de la individuo, kontraste kun la sufero patologia aŭ pro malsano.
  • En estetiko kaj artokritiko, la patoso estas termino referenca al la intima emocio kiun artaĵo okazigas al tiu kiu legas, vidas, aŭskultas ĝin.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «pathos». Diccionario de la Real Academia Española. Konsultita la 1an de aprilo 2020. «Del gr. πάθος páthos 'estado de ánimo', 'pasión', 'emoción', 'sufrimiento'; cf. lat. tardío pathos.»
  2. PIV NPIV Alirita la 15an de aŭgusto 2020.