Bartolomeo la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Patriarko Bartolomeo la 1-a

Lia Sankta Moŝto Patriarko Bartolomeo la 1-a (baptonomo Δημήτριος Ἀρχοντώνις naskita la 29-an de februaro, 1940) estas la Patriarko de Konstantinopolo, la "unua inter egalaj" en la Orienta Ortodoksa Komunio, ekde la 2-a de novembro, 1991.

Li naskiĝis sur la turka insulo Imvroso, en la Egea Maro. Li estas turka civitano, sed etne devenas el la restaĵo de la pontia greka komunumo ekzistinta en la nigramara regiono de Turkujo.

Kiel patriarko, li estis speciale aktiva internacie. Unu el liaj unuaj taskoj estis la rekonstruo de la ekse persekutitaj ortodoksaj eklezioj de la eksaj socialismaj landoj post la falo de komunismo en 1990. En tia ĉi klopodo, li strebis fortigi la ligojn inter la variaj landaj eklezioj kaj patriarkejoj de la ortodoksa komunio. Li daŭrigis repacigan dialogon kun la romkatolika eklezio, komencitan de liaj antaŭuloj, kaj li komencis dialogojn kun aliaj kredoj, inkluzive de kristanaj, islamaj, kaj judaj sektoj.

Ŝajne plej eksterordinare, li gajnis reputacion kiel eminenta ekologia aktivulo, metinta la subtenon de la patriarka ofico je variaj internaciaj ekologiaj movadoj. Sekvis por li la kromnomo "la Verda Patriarko".

Eksteraj ligiloj