Patriarko de Konstantinopolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Patriarko de Konstantinopolo estas la ekumena patriarko, la "unua inter egalaj" en la orienta ortodoksa komunio. En tiu ĉi rolo, li servas kiel la spirita ĉefo kaj unuaranga proparolanto por la tuta komunio (do, "unua"), sed li havas nenian oficialan aŭtoritaton super la aliaj 15 aŭtonomaj ortodoksaj eklezioj (do "inter egalaj").

Lia titolo estas Patriarko de la Konstantinopola Ortodoksa Eklezio, unu el la 16 aŭtonomaj eklezioj, kaj unu el la kvar originalaj orientaj ortodoksaj patriarkoj. En la rolo de ĉefo de la Ortodoksa Eklezio de Konstantinopolo, li portas la aldonan titolon Arkiepiskopo de Konstantinopolo, "Nova Romo". Oni ne konfuzu tiun ĉi kun la Latina Patriarko de Konstantinopolo, ofico ne plu ekzistanta.

Konstantino la 1-a konstruis el Bizanco "Novan Romon" en 330, kaj sekve ĝia episkopo estus duaranga nur kompare al la episkopo de la malnova Romo. La romaj papoj kontraŭis dum multaj jarcentoj ajnan reordigon de la hierarkio. La Unua koncilio de Konstantinopolo deklaris en 381 ke "la episkopo de Konstantinopolo havu unuarangecon de honoro sube al la episkopo de Romo, ĉar ĝi estas la nova Romo."

Papoj Damaso kaj Gregorio la Granda rifuzis konfirmi tiun ĉi akton, tre stranga kaj polemika paŝo, ĉar aktoj de la ekumenaj koncilioj estis devigaj al ĉiuj kristanaj eklezioj. Ĉiuokaze, la gravo de la patriarkeco de Konstantinopolo kreskiĝis sub la patronado de la bizanca imperiestro.

La Koncilio de Kalcedonio en 451 establis Konstantinopolon kiel sidejo de patriarkejo por Anatolio kaj Tracio, kaj donis al ĝi la duarangan lokon post Romo. Papo Leono la 1-a rifuzis akcepti tiun-ĉi akton, deklarante ĝin nevalida ĉar oni faris ĝin sen la papaj delegatoj, denove, polemika politiko.

La gvidantaro de la romie katolika eklezio nur en 1215 okaze de la Kvara Laterana Koncilio agnoskis ke la Latina Patriarko de Konstaninopolo havis tian staton; en 1439, la Koncilio de Florenco (ne agnoskita de la ortodoksaj eklezioj kiel ekumena) donis tian staton al la greka patriarko.

Post la falo de Konstantinopolo, la sultano de la Otomana Imperio prenis al si la rajton elekti la patriarkon, sed la moderna turka ŝtato nur almetas la postulon ke la patriarko estu civitano de Turkio kaj permesas ke la Sinodo de Konstantinopolo elektu lin.

Dum la jaro 1833 la ortodoksa eklezio de Grekio - kiu kovras preskaŭ la tutan teritorion de la nuna ŝtato Grekio, kun la esceptoj de la insulo Kreto, la sankta monto Athos kaj la insularon Dodekanoj - deklaris sian sendependecon de la Patriarkejo de Konstantinopolo, al kio ĝi antaŭe apartenais. Dum la jaro 1850 tiun sendependiĝon ankaŭ rekonis la konstantinopola patriarko.

Aktuale la patriarko de Konstantinopolo estas Bartolomeo la 1-a.