Patrice Lumumba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Patrice Lumumba
Persona informo
Patrice Émery Nibba Lumumba
Naskiĝo 2-an de julio 1925 (1925-07-02)
en Katakokombe, Congo-Kasaï,  Kongo Belga
Morto 17-an de januaro 1961 (1961-01-17) (35-jaraĝa)
en Lubumbashi,  Respubliko Kongo
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per mortopafo vd
Religio katolika eklezio vd
Etno Afrikobrazilano vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Respubliko Kongo vd
Partio Movado Nacia Konga • Liberala Partio vd
Familio
Edz(in)o Pauline Opango vd
Infanoj François Lumumba • Guy-Patrice Lumumba • Juliane Amato Lumumba • Roland Lumumba vd
Profesio
Okupo politikisto • revoluciulo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Patrice (Hemery) LUMUMBA (naskiĝis la 2-an de julio 1925, Onalua, Belga Kongo – mortis la 17-an de januaro 1961. Katanga, Kongo) estis grava konga politikisto antaŭ kaj post la sendependiĝo de la lando, kaj la unua demokratie elektita ĉefministro de la sendependa Respubliko de Kongo inter junio kaj septembro de 1960.

Kune kun la unua prezidento Joseph Kasa-Vubu, li gvidis la fruan sendependecon de Kongo, sed estis rapide abdikigita, kaptita, turmentita kaj murdita. Li celis la ekonomian kaj kulturan sendependecon. En Demokrata Respubliko Kongo kaj Afriko li estas konsiderata nacia heroo[1]. Kiel filo de la malgranda tetela popolo (bantua tribo), li fariĝis estro de influa politika partio ne ligita al tradicia tribo aŭ regiono. Dum liaj rivalantoj venis el fortaj triboj kaj reprezentis ties regionajn interesojn, Lumumba volis kompensi tion per tutlanda agado kaj reprezentado. La Rusia Universitato de Amikeco inter Popoloj (rus: Российский университет дружбы народов Rossiysky universitet druzhby narodov) portis lian nomon de 1961 ĝis 1992.

Li fariĝis heroo en sia lando kaj eksterlande ekestis stratoj kun la nomo de Lumumba: en Irano, Alĝerio, Angolo, Mozambiko, Germanio (Berlino, Leipzig)[2].

Vivkuro[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en la provinco Kasai, sub la nomo Isaïe Tasumbu. Post rompo kun sia patro en sia junaĝo, li alprenis la nomon Patrice Lumumba, familinomo kiu venas de la patrino.

Lumumba lernis en protestanta misia lernejo, poste laboris en Kindu-Port-Empain, kie li aliĝis al kluba agado de lernintaj afrikanoj (tn. évolués). Li verkis versojn kaj eseojn por kongaj gazetoj. Li sukcese akiris plenrajtan belgan ŝtatanecon. Li translokiĝis en Léopoldville (hodiaŭ Kinshasa), kie li laboris kiel poŝta oficisto. Pli poste li laboris en la postejo de Stanleyville (hodiaŭ Kisangani) kiel librotenisto kaj ĵurnalisto.

Lumumba en 1955 iĝis regiona gvidanto de sindikato, en kiu membris nur konganoj. Tiu sindikato aliĝis nek al la kristanoj, nek al la socialistoj. Li do fervore agadis en la konga organizaĵo de la Belga Liberala Partio. Lumumba studvojaĝis kune kun aliaj konganoj en Belgion en 1956 je invito de la belga ministro pri koloniaj aferoj. Post lia hejmenveturo, oni arestis lin akuzante pri malversacio. Unu jaron poste, oni juĝis lin je unujara prizono kaj monpuno.

Post lia liberiĝo, Lumumba fondis en oktobro de 1958 la Kongan Nacian Movadon (Mouvement National Congolais - MNC), unuan tutlandan partion de Kongo. Li partoprenis en decembro en la unua konferenco de la afrikaj popoloj en Accra, Ganao. Tie li renkontiĝis kun reprezentantoj de la afrikaj naciaj movadoj, kaj oni elektis lin al la konstanta organizo de la konferenco. Lumumba akceptis la panafrikajn celojn, li mem iĝis pli kaj pli batalema naciisto.

La belga registaro anoncis en 1959 la kvinjaran programon de la konga sendependeco, kies unua etapo estis la elektoj en decembro de 1959. La naciaj fortoj akuzis la belgojn, ke ili celas per la programo nur kreadon de pupregistaro, antaŭ deklaro de la sendepnedeco. Ili deklaris bojkoton de la elektoj, pro kio la belga registaro ekuzis perforton. La 30-an de oktobro komenciĝis ribelo en Stanleyville (Kisangani), kiu postulis ĉ. 30 mortintojn. Oni arestis Lumumba pro ekscito. La MNC tiam ŝanĝis la taktikon kaj anoncis partoprenon en la balotoj. La partio akiris 90% da voĉoj en Stanleyville. En januaro de 1960, la belga registaro kunvokis rondtablan konferencon en Bruselo, por priparoli la politikajn ŝanĝojn. MNC ne volis partopreni la konferencon sen Lumumba, tiel oni liberigis la politikiston.

La partoprenantoj de la konferenco interkonsentis, ke en majo okazu tutlandaj balotoj kaj oni deklaros la 30-an de junio sendependecon de la lando. En la elektoj gajnis MNC kaj Lumumba iĝis gvidanto de Kongo. Ĉar oni ne povis obstakli lian enpotenciĝon, oni petis lin formi la registaron, kio okazis la 23-an de junio 1960.

Kelkajn tagojn post deklaro de la sendependiĝo, partoj de la armeo ribelis kaj ne volis cedi al la belga komandanto. Eluzante la perturbojn, la mineral-riĉa regiono Katanga deklaris sendependiĝon. Belgio sendis trupojn sub preteksto, ke oni volas defendi la belgajn ŝtatanojn. Oni uzis la belgajn fortojn en Katanga por defendo de la disiĝa reĝimo de Moise Ĉombe.

Kongo petis helpon de UN por forpelo de la belgoj kaj restarigo de la ordo. Lumumba provis ĉion eblan, sed li fakte ne regis la armeon, la administrado estis malsperta kaj nebone edukita. La UN-trupoj mem kondutis perforte, la politikaj aliancanoj ne estis fideblaj, la belgaj trupoj ne volis forlasi la landon kaj eĉ Katanga ne revenis al Kongo.

Ĉar neniu volis fakte helpi lin, Lumumba petis aviadilojn de Sovetunio por liveri trupojn al Katanga. Li invitis en aŭgusto reprezentantojn de la sendependaj afrikaj landoj al Léopoldville, por ke ili apogu liajn klopodojn. Liaj kuraĝaj paŝoj fortimigis multajn, precipe la okcidentajn kapitalismajn landojn kaj fidulojn de prezidento Kasa-Vubu. La prezidento sekvis moderan politikon kaj povis imagi limigitan aŭtonomion de la regionoj.

Kasavabu maldungis Lumumba la 5-an de septembro. Lumumba tuj pridubis leĝecon de la decido, sed la 14-an de septembro Joseph Mobutu (Mobutu Sese Seko) – komandanto de la konga armeo – faris puĉon kaj interkonsentis kun Kasa-Vubu.

Murdo de Lumumba[redakti | redakti fonton]

Kolora foto de Lumumba
Oficiala foto de Lumumba fare de la konga registaro.

En novembro, Lumumba volis forlasi Léopoldville – kie li estis sub protekto de UN – kaj volis veturi al Stanleyville, sed soldatoj de Kasa-Vubu kaptis kaj arestis lin la 2-an de decembro. Oni liveris lin la 17-an de januaro 1961 al Katanga, kie oni murdis lin. Post loka entombigo, por kaŝi la murdon oni elfosis lian kadavron kelkajn tagojn poste. Oni diserigis kadavron de Lumumba, solvita en acido kaj fine forbruligita. Postrestis nur kelkaj el liaj dentoj, parto el lia kranio.

Lia morto kaŭzis konsterniĝon dise en Afriko, eĉ liaj malamikoj deklaris lin „nacia heroo”.

Post profunda esploro, la belga sociologo Ludo De Witte skribis en sia libro (1999) De moord op Lumumba (La murdo de Lumumba), ke Belgio havas ĉefrespondecon pri la murdo de la unua konga ĉefministro. En februaro 2002, la belga registaro agnoskis havi "moralan respondecon kaj nedisputeblan partan respondecon pri la okazaĵoj kiuj kaŭzis la morton de Lumumba"[3], sen agnoski plenan respondecon ĉar neniu konkluda pruvo povus esti trovita[4]. Ankaŭ la brita sekreta servo MI6[5][6] kaj la usona sekreta servo CIA estintus implikitaj en la murdopreparo de Lumumba[7]. En la frua 21-a jarcento, oficialaj dokumentoj malkaŝis ke la kongaj estroj, kiuj mortigis Lumumba, inkluzive Mobutu Sese Seko kaj Joseph Kasa-Vubu, ricevis monon kaj armilojn rekte de la CIA armilojn[8][9] kaj monon de la CIA, sed ke la plano neniam estis realigita[10], kvankam jam en 2013[11] la usona registaro konfirmis ke la usona preziento Eisenhower donintus la permeson murdi[12]. Ambaŭ Belgio kaj Usono estis influitaj de la Malvarma Milito en siaj pozicioj al Lumumba, ĉar ili timis komunisman influon, kvankam Lumumba ne estis komunisto, sed ĉar Sovetunio estis la sola lando, kie li povis trovi subtenon por klopodi liberigi sian landon de la kolonia regado[13].

La ekzekuto de Lumumba estis aranĝita de pafistaro gvidata de belga mercenaro Julien Gat[14] [15]. La katanga policokomisaro Verscheure, kiu estis de belga deveno, havis la tutan komandon[14].

Filmografio[redakti | redakti fonton]

En 2000 aperis la filmo Lumumba de Raoul Peck

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • (fr) Jean Van Lierde (eld.), La pensée politique de Patrice Lumumba. Textes et documents recueillis et présentés par Jean Van Lierde, 1963, antaŭparolo de Jean-Paul Sartre. Alparoloj kaj aliaj verkaĵoj de Lumumba, kolektitaj de Van Lierde, lia kunlaboranto.
  • (nl) Ludo De Witte, De moord op Lumumba (la murdo de Lumumba), 1999. ISBN 9789056172367[16]
  • (fr) Jean Tshonda Omasombo & Benoît Verhaegen, Patrice Lumumba, acteur politique. De la prison aux portes du pouvoir, julio 1956-februaro 1960, 2005. ISBN 9782747563925
  • (fr) Jacques Brassinne en Jean Kerstergat, Qui a tué Patrice Lumumba?, 1991. ISBN 9782801109793
  • (en) Leo Zeilig, Lumumba. Africa's Lost Leader, 2008. ISBN 9781908323941
  • (en) Matthias De Groof (red.), Lumumba in the Arts, 2020. ISBN 9789462701748

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ludo De Witte

Reĝa Muzeo por Mez-Afriko

Koloniismo

Demokrata Respubliko Kongo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(fr) Alparolo de Lumumba okaze de la sendependiĝo de la lando (PDF)

(fr, nl) Filmeto Kinderen van de kolonie (Infanoj de la kolonio), kun interalie alparolo de Lumumba (je 15 min 09), VRT, spektebla nur en Eŭropa Unio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (nl) Aan Lumumba is alles onaf, dus overleeft hij in de kunst, De Standaard, la 17-an de januaro 2020
  2. (fr, nl) Filmeto Kinderen van de kolonie (Infanoj de la kolonio), kun interalie alparolo de Lumumba (je 15 min 09), VRT, spektebla nur en Eŭropa Unio.
  3. (en) "World Briefing | Europe: Belgium: Apology For Lumumba Killing", New York Times, la 6-an de februaro 2002.
  4. (nl) De Vos, L., Gerard, E., Raxhon, P., Gerard-Libois, J. (2004). Lumumba: de complotten? De moord (Lumumba: ĉu komplotoj? La murdo) Leuven: Davidsfonds.
  5. (en) Ben Quinn, "MI6 'arranged Cold War killing' of Congo prime minister", The Guardian, la 1-an de aprilo 2013.
  6. (en) "MI6 and the death of Patrice Lumumba" (MI6 kaj la morto de Patrice Lumumba), BBC News, la 2-an de aprilo 2013
  7. (en) William Blum, Killing Hope (mortigi esperon). MBI Publishing Co., 2007: paĝo 158. ISBN 978-0-7603-2457-8
  8. (en) "A killing in Congo". US News. la 24-an de julio 2000.
  9. (en) Stephen Weissman, "Opening the Secret Files on Lumumba's Murder" (Malfermi la sekretajn dokumetojn pri la murdo de Lumumba), Washington Post, la 21-an de julio 2001
  10. (en) Weiss, Herbert F. (2007). "Review "INSIDE THE CIA: CONGO IN THE 1980s", of book by Larry Devlin. Chief of Station, Congo: A Memoir of 1960–67. New York: Public Affairs". Project MUSE, Johns Hopkins University. p. 143.
  11. (en) Martin Kettle, "President 'ordered murder' of Congo leader" (Prezidento (Eisenhower) 'ordonis murdon' de konga gvidanto), The Guardian, la 9-an de aŭgusto 2000.
  12. (en) "Foreign Relations of the United States, 1964–1968, Volume XXIII, Congo, 1960–1968 – Office of the Historian". history.state.gov.
  13. (en) Sean Kelly, America's Tyrant: The CIA and Mobutu of Zaire, p. 29
  14. 14,0 14,1 (en) The Assassination of Lumumba, Ludo De Witte, 2003, ISBN 1-85984-410-3
  15. (en) Hollington, Kris (2007). "Wolves, Jackals and Foxes: The Assassins Who Changed History. True Crime". paĝoj 50–65. ISBN 978-0-312-37899-8.
  16. (en) Ludo De Witte, The assassination of Lumumba, recenzo de la libro