Patrick Modiano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Patrick Modiano
Nobel-premiito
Persona informo
Patrick Modiano
Naskonomo Jean Patrick Modiano
Naskiĝo 30-an de julio 1945 (1945-07-30) (78-jaraĝa)
en Boulogne-Billancourt, Seine,  Francio
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Liceo Henri-IV • Lycée Michel-Montaigne vd
Familio
Patro Albert Modiano vd
Patrino Louisa Colpeyn vd
Edz(in)o Dominique Zehrfuss vd
Infanoj Marie Modiano • Zina Modiano vd
Profesio
Okupo scenaristoverkistodramaturgo • kantotekstisto • eseisto vd
Aktiva en Parizo vd
Aktiva dum 1968– vd
Verkado
Verkoj La Place de l'Étoile ❦
Les Boulevards de ceinture ❦
Missing Person ❦
Dora Bruder ❦
Un pedigree ❦
Villa triste vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jean Patrick MODIANO (naskiĝis la 30-an de julio 1945 en Boulogne-Billancourt proksime de Parizo) estas franca verkisto. La 9-an de oktobro 2014 oni aljuĝis al li la literaturan nobelpremion "pro la arto de memorado, per kiu li porĉiamigis la plej nekredeblajn destinojn homajn kaj la vivokondiĉojn de Franclando dum nazigermana okupado."[1]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li estas filo de italdevena komercisto nome Albert kaj de la flandra aktorino Luisa Colpeyn. La gepatroj interkonatiĝis dum la regado de Philippe Pétain en Suda Francio. Liajn junajn jaron li pasigis en Parizo. Ĝis la maturiĝo li vivis en loĝlernejoj. Lia ununura frato Rudy mortis kiel dekjaraĝulo en 1957; al li estas dediĉitaj la verkoj de inter 1967-82.

La abiturientan ekzamenon Modiano trapasis en la pariza gimnazio Lycée Henri IV kie li instruitis en la fako geometrio fare de la verkisto Raymond Queneau estanta amiko de lia patrino. Tiu renkontiĝo kulpis pri la neglekto de la altlernejaj studoj - alternative Modiano ricevis enkondukon en la mondon de la literaturo danke al vizitebleco de kokteljfestoj de la eldonejo Éditions Gallimard. Finfine oni dungis lin tie. En la 1968-a jaro li publikigis sian unuan verkon La Place de l'Étoile post pozitiva provlegado fare de Queneau.

Modiano vivas en la 5-a urbokvartalo pariza.[2] Li edziĝis en la 12-a de septembro 1970 al Dominique Zehrfuss (* 1951), filino de la arkitekto Bernard Zehrfuss. La paro havas du filinojn, Zina (* 1974) kaj Marie (* 1978).

Kreiva agado[redakti | redakti fonton]

La verkoj de Modiano ĉiam temas pri la temoj memor(ig)o, forgeso, identeco, kulpo.[3] Liaj memoroj ŝajne etendiĝas ĝis la tempo antaŭnaskiĝa laŭ David Foenkinos. Pluraj verkoj priskribas la travivojn dummilitajn - kvankam Modiano naskiĝis nur en la lasta jaro de la Dua mondmilito. Kiel eksplikilo al lia verko Foenkinos proponas citaĵon de la franca poeto René Char, kiun Modiano antaŭmetis al sia membiografia romano Livret de famille: "Vivo signifas obstine serĉadi memorojn." [4] ("Vivre, c'est s'obstiner à achever un souvenir"[5]).

Pri memoroserĉado temas ankaŭ Dora Bruder. En tiu ĉi romano la rakontanto faras reserĉadojn pri la malapero de juda knabino dum la nazia okupado de Francio pere de policaj protokoloj kaj eltranĉitaj gazetanoncoj. Li sukcesis refari la sinsekvon de la sortobatoj de la virino Dora Bruder kaj de ŝiaj parencoj deportitaj. La verkisto prezentas la vivon de la knabino per la ornamado de la lokoj per memoroj de rakontanto en mi-perspektivo.

En Germanlingvio Modiano famiĝis nur en 1965 per la traduko de Une Jeunesse fare de Peter Handke.[6] Ekde tiam la tuta verkaro tradukitis germanen, tamen furorsukceso ĝis nun ne fariĝis.[7] Ankaŭ la literaturscienca esplorado de la verkoj de Modiano en Germanlingvio ankoraŭ lamas.

Kontraŭe en Francio li konsideratas nuntempa klasikulo kaj skeptika romantikulo. Apartenas li al la grupo de intelektuloj kiuj kontraŭbatalas senkulpigon de la Vichy-reĝimo metante la librojn sub la devo de memorigado.[8] Modiano ne naive pentras la tiaman socion blanke-nigre sed preferas grizajn farbtonojn. Ofta temo estas ankaŭ la identeco juda. Ankaŭ stila klasifiko de Modiano tute ne facilas. Parte li estas taksita ano de la franca mode rétro pro klasikaj rakontstrukturoj. Lia fragmenta kunmetadotekniko tamen ankaŭ similas al stiloj de la Nova Romano.[9] La stilo tamen ĉiam restas flue legebla kaj ĝuste tial sukcesigis la aŭtoron en Franclando, kie li ricevis en la 1978-a jaro la premion Prix Goncourt. Elisabeth Edl, kiu tradukis plurajn verkojn germanen, diris en intervjuo ke la tekstoj de Modiano similus al la parolata lingvo dume ili samtempe estus tre poeziecaj, kio malfaciligus tradukadon.[10].

Verkoj kun indiko de la tradukoj en la germanan[redakti | redakti fonton]

  • 1968 La Place de l’Etoile (versio nova de 2004)
    • Place de l’Etoile, tradukis Elisabeth Edl (laŭ la versio de 2004), Hanser, München 2010, ISBN 3-446-23399-7.
  • 1969 La Ronde de nuit
    • Abendgesellschaft, tradukis Walter Schürenberg, Ullstein, Frankfurt am Main 1981 - en: Pariser Trilogie, ISBN 3-550-06350-4.
  • 1972 Les Boulevards de Ceinture
    • Außenbezirke, tradukis Walter Schürenberg, Ullstein, Frankfurt am Main/Wien/Berlin 1981 - en: Pariser Trilogie, ISBN 3-550-06350-4.
  • 1977 Livret de famille
    • Familienstammbuch, tradukis Walter Schürenberg, Ullstein, Frankfurt am Main/Wien/Berlin 1981 - en: Pariser Trilogie, ISBN 3-550-06350-4.
  • 1975 Villa Triste
    • Villa Triste, tradukis Walter Schürenberg, Ullstein, Berlin/Frankfurt am Main 1977, ISBN 3-550-06270-2.
    • ankaŭ kiel: Das Parfum von Yvonne, sama traduko, Suhrkamp, Frankfurt am Main 1994, ISBN 3-518-38857-6.
  • 1976 Emmanuel Berl
  • 1978 Rue des Boutiques Obscures
    • Die Gasse der dunklen Läden, tradukis Gerhard Heller, Propyläen, Frankfurt am Main 1979, ISBN 3-549-05576-5.
  • 1981 Une Jeunesse
  • 1981 Memory Lane
  • 1982 De si braves garçons
  • 1984 Quartier perdu
  • 1986 Dimanches d’août
    • Sonntage im August, tradukis Andrea Spingler, Suhrkamp, Frankfurt am Main 1989, ISBN 3-518-40169-6.
  • 1988 Remise de peine
    • Straferlass, tradukisAndrea Spingler, Suhrkamp, Frankfurt am Main 1990, ISBN 3-518-40234-X.
  • 1988 Catherine Certitude (kun ilustraĵoj de Jean-Jacques Sempé)
  • 1989 Vestiaire de l’enfance
    • Vorraum der Kindheit, tradukis Andrea Spingler, Suhrkamp, Frankfurt am Main 1992, ISBN 3-518-40447-4.
  • 1990 Voyage de noces
    • Hochzeitsreise, tradukis Andrea Spingler, Suhrkamp, Frankfurt am Main 1991, ISBN 3-518-40348-6.
  • 1991 Fleurs de ruine
    • Ruinenblüten, tradukis Andrea Spingler, Suhrkamp, Frankfurt am Main 2000, ISBN 3-518-39633-1.
  • 1992 Un cirque passe
  • 1993 Chien de printemps
  • 1996 Du plus loin de l’oubli
    • Aus tiefstem Vergessen, tradukis Elisabeth Edl, Hanser, München/Wien 2000, ISBN 3-446-19848-2.
  • 1998 Dora Bruder
  • 1999 Des inconnues
  • 2001 La Petite Bijou
  • 2003 Accident nocturne
    • Unfall in der Nacht, tradukis Elisabeth Edl, Hanser, München/Wien 2006, ISBN 3-446-20716-3.
  • 2005 Un pedigree
  • 2007 Dans le café de la jeunesse perdue
  • 2010 L’Horizon
  • 2012 L’Herbe des nuits
  • 2014 Pour que tu ne te perdes pas dans le quartier

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Literatura originalo

  • 1983 – Une jeunesse
  • 1994 – Villa triste

Scenaro

Premioj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Brigitta Coenen-Mennemeier: Der schwache Held. Heroismuskritik in der französischen Erzählliteratur des 19. und 20. Jahrhunderts. Peter Lang, Frankfurt 1999
  • Dervila Cook: Patrick Modiano's (Auto)Biographical Fictions. Rodopi, Amsterdam & New York 2005 ISBN 90-420-1884-4
  • Martine Guyot-Bender: Mémoire en dérive. Poétique et politique de l'ambiguité chez P. M. de "Villa triste" à "Chien de Printemps". Ed. Lettres modernes Minard, 2000 (Collection: Archives des Lettres modernes) ISBN 2256904709 (engl. Original mit William van der Wolk: Paradigms of Memory: The Occupation and Other Hi-Stories in the Novels of Patrick Modiano. Peter Lang, Frankfurt 1998 ISBN 0-8204-3864-2)
  • Anja Hanten: Patrick Modiano. In: Heinz Ludwig Arnold (Hrsg.): Kritisches Lexikon der fremdsprachigen Gegenwartsliteratur. Edition Text und Kritik, München (Loseblattsammlung)
  • Akane Kawakami: A Self-Conscious Art: Patrick Modiano's Postmodern Fictions. Liverpool University Press 2000 ISBN 0-85323-526-0 (gebundene Ausgabe) und ISBN 0-85323-536-8 TB
  • Alan Morris: Patrick Modiano. engl.: Oxford 1996 (in Frz.: Paris 2000)
  • Timo Obergöker: Écritures du non-lieu. Topographies d'une impossible quête identitaire: Romain Gary, Patrick Modiano et Georges Perec. Peter Lang, Frankfurt 2004 ISBN 3-631-52613-X
  • Birgit Schlachter: Schreibweisen der Abwesenheit. Jüdisch-französische Literatur nach der Shoah. Reihe: Jüdische Moderne, 4. Böhlau, Köln 2006 ISBN 9783412294052
  • Sabine Schutz: "Une sale histoire". Die unbewältigte Occupation bei P. M. Peter Lang, Frankfurt 1998
  • Wolfgang Schwarzer: Patrick Modiano. in Jan-Pieter Barbian (Red.): Vive la littérature! Französische Literatur in deutscher Übersetzung. Hg. & Verlag Stadtbibliothek Duisburg. ISBN 9783892796565 p. 22 kun bildoj
  • Joseph Hanimann: Schreiben aus dem Ballon. En: Frankfurter Allgemeine Zeitung, Nr. 146 de la 27.6.2006, p. 41.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Klarigo sur la oficiala paĝo de la nobelpremio-aljuĝantoj. La originala teksto en la sveda jenas: "För den minneskonst varmed han frammanat de ogripbaraste levnadsöden och avtäckt ockupationsårens livsvärld".
  2. Nobelpreis für Patrick Modiano: Sein Herz ist ein einsamer Jäger, Spiegel Online, 9.10.2014
  3. Höchste Auszeichnung für Patrick Modiano. In: Die Zeit de la 9.10.2014.
  4. David Foenkinos: Souvenirs. Beck, Müchen 2012, ISBN 978-3-406-63947-0, ĉapitro 4.
  5. Livret de famille, Paris, 1977, p. 7
  6. Literaturnobelpreis geht an Patrick Modiano Arkivigite je 2014-10-12 per la retarkivo Wayback Machine. En: Die Presse de la 9.10.2014.
  7. Auszeichnung in Stockholm: Literaturnobelpreis geht an Franzosen Patrick Modiano. En: Der Spiegel de la 9.10.2014.
  8. Andreas Platthaus: Es gibt die Pflicht zur Erinnerung. En: Frankfurter Allgemeine Zeitung de la 9.10.2014.
  9. Anja Köhler: Vichy und die französischen Intellektuellen. Die „années noires“ im Spiegel autobiographischer Texte. Narr, Tübingen 2001, ISBN 3-8233-5859-6, p. 81–82.
  10. [1]