Patrick Roy (politikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Patrick Roy
Patrick Roy dum la festivalo Hellfest en 2010
Patrick Roy dum la festivalo Hellfest en 2010
Persona informo
Naskiĝo 30-a de aŭgusto 1957
en Denain
Morto 3-a de majo 2011
en Valenciennes
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pankreata kancero vd
Tombo Denain Communal Cemetery vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Partio Socialista Partio
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Parizo vd
Deputito de la Nacia Asembleo
Dum 12-a de junio 20023-a de majo 2011
Urbestro de Denain
Dum 20082011
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Patrick ROY (n. la 30-an de aŭgusto 1957 - m. la 3-an de majo 2011 estis franca politikisto kaj deputito en la Nacia Asembleo de Francio. Li reprezentis la 19-an balotdistrikton de la departemento Nord, kaj estis membro de la Socialista Partio. Patrick Roy ankaŭ oficis kiel urbestro de Denain de 2008 ĝis sia morto.

Li famiĝis pro la kolorplenaj, ofte vigle ruĝaj vestaĵoj, kiujn li surhavis dum la asembleaj sesioj, sed ankaŭ pro sia pasio pri metalroko, kiun li klopodis defendi kaj reklami. Li pli ĝenerale viciĝis inter la plej malbanalaj kaj popularaj deputitoj en la tiama Asembleo.

Roy malkaŝis en novembro 2010, ke li estis trafinta digestan kanceron. Li por la lasta fojo aperis en la Nacia Asembleo la 15-an de marto 2011, plenumante emociigan paroladon. Li fine mortis en la malsanulejo de Valenciennes la 3-an de majo 2011, kaj estis enterigita en Denain la 7-an de majo dum ceremonio, kiun ĉeestis multaj kolegoj deputitoj kaj ankaŭ pluraj ministroj.

Eksteraj ligiloj