Patrina lakto
Patrina lakto estas la natura suĉnutraĵo de ĉiuj mamuloj inkluzive de la homo. La likvaĵo produktita de la laktoglando kreiĝas ĉirkaŭ 24 ĝis 48 horojn post la naskiĝo en la ina mamo.
La nutrado de homa bebo per mamo nomiĝas mamnutrado.
Historio
En Germanio la vorto "Muttermilch" (lac maternum, patrina lakto) estas sufiĉe nova kaj estiĝis nur en la 18-a jarcento dum mamnutradkampanjo por instigi virinojn mem nutri siajn infanojn anstataŭ doni ilin al nutristino. Antaŭe oni uzis la esprimon virina lakto (lac muliebre).[1].
Enhavo
Kompare al bovina lakto homa patrina lakto enhavas
- malpli da proteinoj (tro alta nivelo de proteinoj en nutraĵo por infanetoj povas damaĝi la renojn)
- pli da karbonhidratoj (laktozo)
Enhavo de laktoj | homa | bovina | ŝafina | kaprina | ĉevalina |
---|---|---|---|---|---|
akvo | 87,2 % | 87,5 % | 82,7 % | 86,6 % | 90,1 % |
karbonhidratoj | 7,0 % | 4,8 % | 6,3 % | 3,9 % | 5,9 % |
graso | 4,0 % | 3,5 - 4,0 % | 5,3 % | 3,7 % | 1,5 % |
proteinoj | 1,5 % | 3,5 % | 4,6 % | 4,2 % | 2,1 % |
oligoelemento | 0,3 % | 0,7 % | 0,9 % | 0,8 % | 0,4 % |
kcal / 100 ml | 70 | 64 - 68 | 86 | 65 | 43 |
kJ / 100 ml | 294 | 268 - 285 | 361 | 273 | 180 |
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ Barbara Duden: Geschichte in Geschichten.: Ein historisches Lesebuch
Eksteraj ligiloj
- Esploro de GLOBAL 2000: kemiaĵoj en patrina lakto de eŭropaninoj
- Enhavo de patrina lakto
- Stillclub - informoj kaj konsiloj pri mamnutrado
- www.wissenschaft.de: patrina lakto efikas al novnaskito kiel kontraŭdolorilo (19.07.2006)
- Patrina lakto - bebonutraĵo numero unu aŭ koktelo el fremdaĵoj? Germana esplorcentro por sano kaj medio)