Patro
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 28 Okt. 2012.
4 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
Patro estas la vira generinto de infano. Plejparto da animaloj (inkluzive de homoj) estas generitaj de patro kaj patrino. Je homoj, patra rilato povas havi biologian, socian, aŭ leĝan signifon, laŭ la rilato. Biologia patro naskigis infanon. La karesvorto uzata de geinfanoj por nomi sian patron estas paĉjo.
La patro de edzo aŭ edzino estas bopatro.
Vidi ankaŭ jenon [redakti]
Proverboj [redakti]
Ekzistas pluraj proverboj pri patro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:
-

« Filo konfesis, patro forgesis. » -

« Li estas la portreto de sia patro. » -

« Patroj avaras, infanoj malŝparas. »

