Patro Brown

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Patro Brown
literatura rolulo • fikcia homo
Kreita de Gilbert Keith Chesterton
Verko The Blue Cross
The Hammer of God
The Innocence of Father Brown
Rolita de Walter Connolly, Alec Guinness, Kenneth More, Mark Williams, Vitaly Solomin
Informoj
Sekso vira
Nacieco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Religio katolikismo
Okupo pastro • detektivo
vdr

Patro Brown, literatura personulo de “Patro Brown” estas sacerdoto de la katolika eklezio kaj detektivo, protagonisto de diversaj krimfikcioj de la brita verkisto Gilbert Keith Chesterton diverslingven tradukitaj. Cecil Bean esperantigis novelaron pri ĉi tiu pastro-detektivo, Pastro Brown (angle Father Brown) sub la titolo La naiveco de pastro Brown.

Prezento de la rolulo[redakti | redakti fonton]

La unua apero de Patro Brown okazis en la rakonto «La blua kruco» dum vaporŝipo albordiĝas al Harwich kaj tiel estas priskribita de Chesterton:

«Pastro romkatolika, stature tre malalta, devenanta el vilaĝeto de Essex. [...] Tiu pastreto estis ĝuste la esenco de la ebenoj de Essex: li havis vizaĝon rondan kiel la pastobuletoj de Norfolk, la okulojn senkolorajn kiel la Norda Maro kaj portadis diversajn nigrapaperajn pakaĵojn, kiujn li ne sukcesadis teni unuigitajn [...] Li kunportis grandan ombrelon kiu daŭre faladis el liaj manoj; ŝajnis ke li ne sciis kiu estas la parto de la bileto konservenda por la reveno.»

En 1911, la rakonto aperis en angla revuo kaj poste en la kolekto La senkulpeco de Patro Brown (The Innocence of Father Brown), kaj estis la unua aliro tra la publiko de longa kaj sukcesa kaj feliĉiga serio. Chesterton diros en sia biografio ke la unua karakterizo de Patro Brown estas ne havi karakterizojn: «lia graveco, ne notiĝis grava»; lia konsiderinda kvalito, ne esti konsiderinda, lia tre ordinara eksteraĵo el si mem celis esti kontraste kun liaj atento kaj inteligento nesuspektataj.

Ĉiam en sia biografio, Chesterton eksplikas krome, ke tiu hometo, preskaŭ kaŝe foriĝinta el lia plumo kaj leviĝinta al la honoro de la literatura gloro, estis Vera Homo. Homo Viva en la «ĉestertona» senco (nome, homo kiu ne akceptas esti morta dum li mem ankoraŭ vivas), sed ankaŭ en la vera senco de la vorto.

Pastro Brown ekzistis vere. Li nomiĝis Pastro John O'Connor kaj estis sacerdoto katolika naskiĝinta en familio de la verda Irlando. John O'Connor, parokestro de Sankta Cuthbert, renkontita en vintra posttagmezo de 1903 en Yorkshire: li estas priskribita kiel homo malalta, kun dolĉa vizaĝo kaj modesta aspekto. Komence impresis lin, per kiu takto kaj humuro la irlanda katolika pastro akiris sian respektindan pozicion en la protestanta socio de Yorkshire.

Chesterton allasas ke Patro O'Connor estis la intelektula inspiranto de la rakontoj pri Patro Brown «kaj ankaŭ de aliaj aferoj pli gravaj». La renkonto estis tiel surpriza kaj decida por la vivo de Chesterton ke li tiel skribos tiun vesperon:

«[...] Se tiam oni dirintus al mi ke dek jarojn poste mi estus fariĝinta mormona misiisto en la Kanibala Insularo, mi tiam tiom surpriziĝus, kiom se oni aludintus ke, post dekkvin jaroj, mi estus farinta mian ĝeneralan konfeson kaj estus ricevita en la Eklezio kiun li servadis.»

Fakte Pastro O'Connor estos unu el la protagonistoj de la konvertiĝo al katolikismo de Gilbert Keith Chesterton en 1922.

Efektive pastro O'Connor ne havis ĉiujn la karakterizojn de la fikcia Patro Brown priskribita kiel hometo distriĝema kaj malzorgema eĉ se intuicia kaj genia. Fakte Chesterton precizigas ke John O'Connor reale havis neniun el tiuj eksteraj karakterizoj: li ne estis distriĝema, sed delikata; li ne estis malzorgema kaj embarasita, sed sagaca; ne nur tio, sed havis aspekton de persono amuza kaj amuziga. Irlandano sentema kaj spirite vigla kun profunda ironio kaj kun iometa kapablo incitiĝi «karakteriza de lia raso».

Aspektoj de lia detektiveco[redakti | redakti fonton]

Se komparata kun la fikciaj detektivoj de la sama epoko, de Lebranc kaj de Conan Doyle ekzemple, la detektivo de Chesterton distingiĝas de Sherlock Holmes kaj Arsèn Lupin pro inklino al “malkovro de animaj movoj de nobleco en la mortigintoj”; li serĉas la veron de la koro; li ne serĉas precipe scii kiu estas la kulpulo, sed kio estas la kulpulo aŭ kiel kio lin movis; li provas funkciigi la virtojn de la homo. La vero de la krimo ne estas la armilo, la impulso, la cirkonstacoj, estas li pli ol la krimulo kio lin interesas, eĉ pli, la dramo de la libero kaj de la graco kiuj fundas la homon en la grandeco de la humaneco. (Jean-Robert Armogathe, en Avvenire de 5a de majo 2010)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Ĉi tiu 13-a libro en la Populara Esperanto-Biblioteko riĉigas nian literaturon per nova detektivromano. Povas esti, ke multaj s-anoj ne ŝatas tian specon da literaturo; sed certe granda parto kumplezuro legas ilin kaj legos speciale ĉi tiun libron.

Do bonan amuzon kaj distron! „Naiveco“ ne estas unusola romano. sed konsistas el dekdu detektivaj noveloj. Jamla unua estas vere interesa kaj streĉa kaj ĉiu nova denove rekompencas la leganton. Brown, la simpla pastro romkatolika, estas la ĉefaganto. Lia bona kaj intima amiko la franco Flambeau estas privata detektivo, sed antaŭe granda krimulo. Brown havas mirindan kapablon ekkoni krimojn kaj en tre mallonga tempo li povas nomi la kulpulon kaj la manieron, kiel li faris la krimon. El la antaŭparolo de K. R. C. Sturmer oni sciiĝas, ke la verkinto estas malamiko de E.

Ni esperu, ke li konvinkiĝos, ke Esperanto kapablas helpi. 
— Aŭstria Esperantisto (revuo) n.150 (jan 1938)
Citaĵo
 Devas esti duobla ĝojo ĉe la esperantistoj, aŭdi pri la apero de jena libro.

Unue ĝi estas mondkonata kaj estas do simpla, evidenta fakto , ke ĝi ankaŭ aperis en nia lingvo. Sed estas alia faktoro pri kiu ni devas ĝoji: G. K. Chesterton, plej fama brita verkisto, estis persona malŝatanto de Esperanto. La nomo de tiu kiu ne aprezis nian lingvon estos do ankoraŭ disvastigata pere de ĝi! La libro memne estas longa verkajo kiu fine devas tedi; ne, ĝi estas kolekto de mallongaj detektivaj noveloj kiuj estas bonegaj en sia speco. Vere brila estas la talento de Chesterton, en konciza rakonto mallonge sed surprize konvinke starigi antaŭ ni la krimon kaj ĝian solvon. Preskaŭ ĉiufoje ne temas pri bagatelaĵoj, sed pri krimegoj. La ĉefpersono estas la rom-katolika pastro Brown, kies intima amiko fariĝis antaŭa ĉefkrimulo, la franco Flambeau, poste privata detektivo. Tiu pastro Brown havas intuician, kvazaŭ miraklan ekkonon pri ĉia krimo. En plej mallonga tempo li kapablas indiki kulpulon kaj manieron de la krima faro. La libro estas bele eldonita same kiel la antaŭaj volumoj de la P.E.B.-serio.

Laŭ lingva vidpunkto la traduko estas zorge farita kaj ne abundas neologismoj. 
— Belga esperantisto n249 (nov 1937)

Verkaro de Chesterton pri Patro Brown[redakti | redakti fonton]

[1]

Kinaj kaj televidaj versioj[redakti | redakti fonton]

Bildstriaj versioj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]