Patro Damiano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Patro Damiano

Sankta Patro Damiano, pseŭdonimo de Jozef De Veuster (naskiĝis la 3-an de januaro 1840 en Tremelo; mortis la 15-an de aprilo 1889 en Molokai (Havajo)) estis flandra misiisto, konata pro lia laboro por helpi leprulojn.

Biografio

Naskiĝo en Tremelo

La gepatra domo en Tremelo

Li naskiĝis kiel sepa infano de farmista familio kun ok gefratoj. Kiam li aĝis 15, li eklaboris en la firmao de sia patro, sed fakte volis iĝi pastro. Li iris al la kolegio en Braine-le-Comte kaj poste aliĝis al monaĥejo en Loveno, kie li elektis la nomon "Damien" [Damiano]. Li iĝis Patro la 7an de oktobro 1860.

Misiisto en Havajo

Post liaj studoj Patro Damiano ricevis permeson eklabori kiel misiisto en la Havaja insularo. Li tiel plenumis la revon de sia frato, kiu mem ne povis iri. Li alvenis en Honolulu la 19-an de marto 1864. Tie oni lin pastrigis la 21-an de majo 1864. Li laboris en diveraj paroĥoj je la insulo Oahu.

Siatempe lepruloj en Havajo estis kunigitaj en kolonio norde de la insulo Molokai. Ili ricevis manĝaĵon kaj aliajn aferojn, sed ne kuracilojn. Damiano opiniis, ke almenaŭ ili rajtas je pastro kaj petis permeson iri al la insulo.

Molokai

Je la 10-a de majo 1873 li alvenis en Molokai, kie en tiu momento vivis 600 lepruloj. Damiano ekkonstruis preĝejon kaj vojojn. Krom la laboro de pastro, li ankaŭ estis la insula kuracisto kaj li mem konstruis ĉerkojn kaj fosis la tombejojn. Lia veno estis bonfartiga por la kolonio: oni respektis leĝojn kaj konstruis decajn domojn kaj lernejon.

Ordeno de Kalakaua

Reĝo David Kalakaua al Damiano donis la titolon "Knight Commander of the Royal Order of Kalakaua". Kiam princino Lydia Liliuokalani vizitis la fortikaĵon por transdoni tiun ĉi titolon, ŝi estis tre kortuŝita de tio kion ŝi vidis. Ŝi informis poste la mondon pri siaj spertoj kaj pri la laboro de Damiano. Tiel li ekestis konata en Usono kaj Eŭropo. Protestantoj en Usono kolektis grandajn monsumojn por la misio. La eklezio de Anglio sendis manĝaĵojn, medikamentojn kaj vestaĵojn.

Morto

En novembro 1884 ĉe Damiano mem oni konstatis lepron. Helpate de kvar aliaj li plulaboris ĝis 14 tagoj antaŭ sia morto je la 15-a de aprilo 1889. Li iĝis 49-jara.