Patro nia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Unua Libro, paĝo 19-a, prezentanta la unuan kaj zamenhofan version de la Sinjoropreĝo, ĉi tie simple nomata "Patro nia".
La Sinjorpreĝo en Esperanto, en la Kapelo Pater Noster en Jerusalemo...
vidalvide de la latina versio...
havas elstaran lokon en la kapela ĝardeno

Patro nia (latine Pater Noster), ankaŭ konata kiel Sinjorpreĝo, estas la preĝo, kiun instruis Jesuo Kristo laŭ Mat 6:9-13 kaj Luk 11:2-4, en la Nova Testamento de Biblio. Ĝi estas la plej grava preĝo por la kristanoj kaj eble la plej konata de kristanismo.

Patro nia en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Patro nia estis la unua kompleta teksto aperinta en Esperanto, en la paĝo 19-a de la Unua Libro, de L. L. Zamenhof, kiel jene:

Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sankta estu Via nomo,
venu reĝeco Via,
estu volo Via,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Panon nian ĉiutagan donu al ni hodiaŭ
kaj pardonu al ni ŝuldojn niajn
kiel ni ankaŭ pardonas al niaj ŝuldantoj;
ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malvera,
ĉar Via estas la regado, la forto kaj la gloro eterne.
Amen!

Tamen ekzistas aliaj versioj en Esperanto, pro diversaj tradukoj de Biblio kaj adaptoj al Esperanto de nacilingvaj versioj.

Alia versio de la preĝo en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Fonto: Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista[1].


Patro Nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu via nomo.
Venu via Regno.
Fariĝu via volo,
kiel en la ĉielo tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ
kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.
Amen.

Patro nia en aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

La Sinjoropreĝo havas originalan version en la greka, tamen la Katolika Eklezio, pro oficiala uzo de la latina lingvo, igis pli fama la latinan version.

En antikva greka lingvo[redakti | redakti fonton]

Πάτερ ἡμῶν ὁ ἐν τοῖς οὐρανοῖς
ἁγιασθήτω τὸ ὄνομά σου·
ἐλθέτω ἡ βασιλεία σου·
γενηθήτω τὸ θέλημά σου,
ὡς ἐν οὐρανῷ καὶ ἐπὶ τῆς γῆς·
τὸν ἄρτον ἡμῶν τὸν ἐπιούσιον δὸς ἡμῖν σήμερον·
καὶ ἄφες ἡμῖν τὰ ὀφελήματα ἡμῶν,
ὡς καὶ ἡμεῖς ἀφίεμεν τοῖς ὀφειλέταις ἡμῶν·
καὶ μὴ εἰσενέγκῃς ἡμᾶς εἰς πειρασμόν,
ἀλλὰ ῥῦσαι ἡμᾶς ἀπὸ τοῦ πονηροῦ.
[Ὅτι σοῦ ἐστιν ἡ βασιλεία καὶ ἡ δύναμις καὶ ἡ δόξα εἰς τοὺς αἰῶνας·]
ἀμήν.

Transliterumado:

Pater hēmōn, ho en tois ouranois
hagiasthētō to onoma sou;
elthetō hē bazileia sou;
genethetō to thelēma sou,
hōs en uranōi, kaj epi tēs gēs;
ton arton hēmōn ton epiousion dos hēmin sēmeron;
kaj afes hēmin ta ofeilēmata hēmōn,
hōs kaj hēmejs afiemen tois ofeiletais hēmōn;
kaj mē eisenenkēs hēmas eis peirasmon,
alla rhusaj hēmas apo tou ponērou.
[Hoti sou estin hē basileia, kaj hē dúnamis, kaj hē doza eis tous aiōnas;]
Amēn.


En latina lingvo (Vulgato)[redakti | redakti fonton]

Pater Noster qui es in cælis:
sanctificétur nomen tuum;
advéniat regnum tuum;
fiat volúntas tua,
sicut in cælo, et in terra.
Panem nostrum cotidianum
da nobis hódie;
et dimítte nobis débita nostra,
sicut et nos
dimíttimus debitóribus nostris;
et ne nos indúcas in tentatiónem;
sed líbera nos a malo.
Amen.

Kial Patro nia aperas en lingvaj specimenoj[redakti | redakti fonton]

Patro nia aperas en multaj el la vikipediaj paĝoj pri lingvoj laŭ tradicio el kompara lingvoscienco. "Patro nia" estis elektita de eŭropaj lingvosciencistoj por specimenoj ĉar:

  • ili estis kristanoj kaj konis parkere la tekston
  • en pluraj lingvoj, Biblio estis la ĉefa (eĉ la ununura) libro zorge eldonita kaj akirebla al ili. Tio okazis, ekzemple, pri la gota lingvo. La nuraj longaj tekstoj restantaj estas partoj el la biblia traduko de episkopo Ulfilas. La gota lingvo estas grava en lingvokomparo kaj studoj pri prahindeŭropa lingvo, ĉar ĝi estas la plej malnova specimeno detala el ĝermana lingvaro.

Pluraj libroj titolitaj Mithridates inkluzivis versiojn de "Patro nia" en dekoj da lingvoj.

Moderne, oni sugestis uzi alian tradukotaĵon anstataŭe:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. IKUE: Kiel trapreĝi la rozarion