Patrolanda Ligo (Norvegio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Patrolanda Ligo
emblemo
partio
Komenco 25-a de januaro 1925 vd
Lando(j) Norvegio vd
Ideologio

konservativismoantikomunismokorporaciismonaciismo

Ĉefestro(j) Joakim Lehmkuhl • Victor Mogens vd
vdr

La Patrolanda Ligo (norveglingve Fedrelandslaget) estis politika organizaĵo en Norvegio kunfondita la 25-an de januaro 1925 de la juna industrialisto Joakim Lehmkuhl, de la polusa esploristo Fridtjof Nansen kaj de la eksa ĉefministro Christian Michelsen. Tiu organizaĵo celis proponi la bazon de nacia politika koalicio kontraŭ bolŝevismo kaj socialismaj laboristaj movadoj.

Ĝi estis perforte disigita de la Reichskommissar Josef Terboven la 25-an de septembro 1940 dum la nazia okupacio de Norvegio.