Unuiĝo de Patrolanda kaj Respublika Unio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Patrolanda Unio de Estonio)
Unuiĝo de Patrolanda kaj Respublika Unio
emblemo
partio
Komenco 4-a de junio 2006 vd
Antaŭe Res Publica Party vd
Lando(j) Estonio vd
Sidejo Talino
Ideologio

nacia konservativismokristana demokratio

Ĉefestro(j) Urmas Reinsalu vd
Membro de Eŭropa Popola PartioCentrodemokratia InternacioInternacia Demokratia Unio vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo political party
vdr
Unuiĝo de Patrolanda kaj Respublika Unio
Erakond Isamaa ja Res Publica Liit
Emblemo de Unuiĝo de Patrolanda kaj Respublika Unio
partio
Lando  Estonio
Estro Mart Laar
Fondiĝo 4-a de junio 2006
Ĉefa sidejo Wismari 11, EE-10136 Talino
Ideologio konservativismo
Internacia aliĝo Centrodemokratia Internacio
Internacia Demokratia Unio
en Eŭropa Unio: Eŭropa Popola Partio
Retejo irl.ee
vdr

La Popola Unio de Estonio (estone Isamaaliit, en iuj lingvoj ankaŭ latinigite tradukita Unio "Pro Patria") estis konservativa politika partio en Estonio, kiu jam dum la unua epoko de sendependa estona ŝtato inter la du mondmilitoj estis grava politika forto, kaj refondiĝis post la sendependiĝo de Estonio el Sovetunio kaj restarigo de sendependa estona ŝtato. La 4-an de junio 2006 ĝi unuiĝis kun la same konservativa partio Unio por la Respubliko - Res Publica (estone Ühendus vabariigi eest - Res Publica). Oficiale la kunfandaĵo nun nomiĝas Unuiĝo de Patrolanda kaj Respublika Unio (estone Erakond Isamaa ja Res Publica Liit). Laŭ la stato de printempo 2010, la unuiĝinta partio estas gvidata fare de Mart Laar. Internacie, la partio estas membro de la Centrodemokratia Internacio kaj la Internacia Demokratia Unio; en la Eŭropa Unio ĝi estas parto de la Eŭropa Popola Partio kaj la samnoma frakcio en la Eŭropa Parlamento.

Ĝis la nacia parlamenta baloto de 2007, la partio havis 32 el la entute 101 seĝoj en la parlamento de Estonio, nomata Riigikogu, kaj per unu parlamentano estis reprezentita en la Eŭropa Parlamento. La rezulto de la baloto de 2007 estis malfavora por la unuiĝinta partio: ĝi ricevis nur 17,9 procentaĵojn de la voĉoj, perdo de 15 procentaĵoj, kaj ricevis nur 19 seĝojn en la parlamento de Estonio, perdo de 16 seĝoj. Tamen ĝi restas la tria plej granda parlamenta bloko en la parlamento.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]