Patroneco

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Patroneco en la katolika eklezio estas la protekto de patrono – plej ofte temas pri kristana sanktulo – por preĝejo, hospitalo aŭ alia eklezia institucio. Ĝenerale ekzistas festo unufoje dum la jaro, kiu memorigas pri la nomdonanto de la institucio.

La patrono do plej ofte estas kristana sanktulo, sed ankaŭ pli abstraktaj konceptoj kiel la "Sankta Sango", "Sankta Kruco", "Sankta Koro de Jesuo", "Sankta Spirito" kaj aliaj kristanaj sekretoj aŭ sanktaĵoj povas esti patrono.

Se preĝejo estas nomata ne laŭ sanktulo, sed laŭ kristana sekreto, la ĉiujara festo ne nomiĝas "patrona festo", sed "titola festo".

La patroneco de katolika preĝejo povas ŝanĝiĝi, se ekzemple relikvo de signifa sanktulo aŭ laŭdira lignero de la kruco de Jesuo Kristo trovas sian lokon en la preĝejo.

Ĉe preĝejoj konstruitaj dum la mezepoko eblis fojfoje ekkoni, kiu financis la preĝejokonstruon: ekzemple komercistoj, kiuj donis monon por preĝejokonstruo, emis doni al la konstruaĵo patronecon de Sankta Nikolao, la tradicia kristana patrono de la komercistoj.

Patroneco de Sankta Maria, la patrino de Jesuo, ofte kaŝiĝas sub preĝejaj nomoj kiel "Notre Dame" (Nia Damo), "Frauenkirche" (Virina Preĝejo)" aŭ "Onze lieve Vrouw" respektive "Unserer lieben Frau" (Nia Kara Virino).