Paul-Pierre Henry
El Vikipedio
| Paul-Pierre Henry | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Nomo | Paul-Pierre Henry | |
| Dato de naskiĝo | 21-a de aŭgusto 1848 | |
| Loko de naskiĝo | Nancio | |
| Dato de morto | 4-a de januaro 1905 | |
| Loko de morto | Montrouge | |
| Okupo |
astronomo kaj optikisto
|
|
| Aĝo je morto | 56 | |
Paul-Pierre Henry (naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1848 en Nancio, mortis la 4-an de januaro 1905 en Montrouge) estis franca astronomo kaj optikisto
Kun lia frato Prosper-Mathieu Henry, li fabrikis lornojn kaj instrumentojn por la observatorioj, malkovris asteroidojn kaj partoprenis je la projekto de « Carte du Ciel » (« Ĉiela Mapo »).
Li partoprenis la 4-an de oktobro 1873 je flugado en balono[1]. kun la fratoj Albert kaj Gaston Tissandier
Ambaŭ fratoj Henry malkovris 14 asteroidojn en la observatorio de Parizo. la Minor Planet Center kreditas Paul-Pierre Henry, sub la nomo "P. P. Henry", de la malkovro de sep asteroidoj.