Paul Appell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paul Appell

Paul APPELL (n. en Strasburgo la 29-an de septembro 1855 - m. en Parizo la 24-an de oktobro 1930), estis franca matematikisto kaj mekanikisto, profesoro kaj poste dojeno de la Fakultato de sciencoj de Parizo, rektoro de la edukdistrikto de Parizo, membro de la Akademio de sciencoj.

Li estis sciencisto engaĝiĝinta por Dreyfus, por la solidareco, por la internaciigo de la fakultatoj kaj por la Ligo de Nacioj. Li apartenis al la patrona komitato de Internacia Scienca Asocio Esperantista (ISAE), kies prezidanto estis generalo Hippolyte Sebert.