Paul Berthelot

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Paul Marcel BERTHELOT (Paŭlo Bertelo, pseŭdonime Marcelo VEREMA) (la 26-an de julio 1881[1] - la 2-an de novembro 1910) estis anarĥiisto kaj esperantisto.

Vivo

Li naskiĝis en Auxerre,[2] Francio en 1880, filo de Paul Bert, sciencisto franca kaj koloniestro de Franca Hindoĉinio. Li lernis Esperanton en 1900, kiam li studis en la liceo de Reims. Li poste ekstudis medicinon en Parizo, sed baldaŭ forlasis Francion por eskapi la militservon kaj gajnis sian vivon kiel tipografo. Fervora propagandisto, li fondis en 1904 la asocion Espero Kataluna, kiu kunigis la katalunajn esperantistojn en ambaŭ flankoj de Pireneoj kaj redaktis ties bultenon. Dum lia tiama loĝado en Nord-Katalunio li fondis ankaŭ la gazeton Esperanto (la 18-an de junio 1905), kiun li transdonis en 1907 al Saussure kaj Hodler. Li enpresis en Esperanto la unuan provon de vortaro Esperanto-Esperanto (kun Esperante redaktitaj difinoj de la radikoj). Li ankaŭ estis iniciatinto de Internacia Socia Revuo. Post trairi Svision kaj Hispanion, li forvojaĝis al Sudameriko, kie li daŭrigis sian propagandon.

Post restado en Montevideo, li iris al Rio-de-Ĵanejro en 1907 por partopreni en Brazila Kongreso de Esperanto, kiam li konatiĝis kun Nenon Vascon, estro de la anarĥiisma Grupo Terra Livre ("Grupo Tero Libera"). Tie li iĝis instruisto pri la franca lingvo kaj Esperanto en la akademio Berlitz, kaj poste estis direktoro de ĝia branĉo en Petropolis, somerferiejo kaj diplomatia urbo. Tiun ĉi postenon li perdis pro kontraŭmilita propagando. Publikis artikolojn en ĵurnalo A Voz do Trabalhador, eldonita de COB (Confederação Operária Brasileira), anarĥiisma konfederacio de laboristoj.

Li estis ano de la Lingva Komitato ekde 1909.

Post mizera periodo, li intencis reiri al Eŭropo, sed tiam ekinteresiĝis pri la moroj kaj kutimoj de la brazilaj indiĝenoj. Li unue iris en la vilaĝon Dumbá, municipo Leopoldina (poste renomita al Aruanã), stato de Gojaso, sur la rivero Araguaia por provi krei anarĥiisman bienon Colônia Agrícola Socialista nos sertões do Araguaia. Post la malsukceso de tiu ideo, li restis en la vilaĝo Aruanã en la sama municipo kiel inspektoro de rivera navigado ĉe Companhia de Navegação do Araguaia, sub protekto de Senatano Urbano Gouveia. Tie li studis la indiĝenojn kaj ilian lingvon, kunlaboris ĉe gazetoj de San-Paŭlo kaj verkis la franclingvan libron L'Évangile de l'Heure ("La Evangelio de la Horo"), antaŭ ol daŭrigi sian vojaĝon al la Nordo, celante Belém do Para.

Grave kaptita de tuberkulozo, li pasigis siajn lastajn semajnojn en Conceição do Araguaia, instruante la monaĥojn, kiuj flegis lin, kaj preparante kun ili latinan lernolibron Compendium grammaticae Esperanti. Li mortis en la 2-a de novembro 1910 en Conceição do Araguaia.

Verkoj

Notoj

Ŝablono:Reflist

Eksteraj ligiloj


  1. "Berthelot, la fondinto", China Radio International, 3005-08-10.
  2. "Selon une source espérantiste, il est né à Auxerre." Neno Vasco,"Berthelot, Pau; - Biographie" en Les Temps nouveaux, N° 54, 1912.