Paul Celan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paul Celan
Persona informo
Paul Celan
Naskonomo Paul Antschel
Naskiĝo 23-an de novembro 1920 (1920-11-23)
en Ĉernivco, Cernăuți County,  Reĝlando Rumanio
Morto 20-an de aprilo 1970 (1970-04-20) (49-jaraĝa)
en Parizo,  Francio
Mortis pro sinmortigo vd
Mortis per drono vd
Tombo Pariza tombejo de Thiais vd
Lingvoj germanarumanafranca vd
Ŝtataneco FrancioRumanio vd
Alma mater Ĉernivca Universitato vd
Subskribo Paul Celan
Familio
Edz(in)o Gisèle Lestrange vd
Amkunulo Ingeborg Bachmann vd
Parencoj Selma Meerbaum-Eisinger vd
Profesio
Okupo poeto • kantotekstisto • eseisto • tradukisto vd
Aktiva en Parizo vd
Verkado
Verkoj Mortfugo ❦
Sprachgitter vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Paul CELAN [paŭl ĉelan], origine: Paul ANTSCHEL (naskiĝis la 23-an de novembro 1920, mortis la 20-an de aprilo 1970) estis germanlingva poeto kaj tradukisto.

Paul Celan naskiĝis en Ĉernivco kiel filo de germanlingvaj judoj. Li vizitis german-hebrean bazlernejon kaj poste rumanan gimnazion, kie li en la jaro 1938 finis la abiturientan ekzamenon. Samjare li komencis studi medicinon en Tours, Francio, sed unu jaron poste li revenis al sia naskiĝurbo por studi romanistikon.

Kiam en 1941 germanaj kaj rumanaj trupoj okupis la urbon, la judoj devis ekloĝi en geto. En 1942 liaj gepatroj estis forportitaj: La patro iom poste mortis pro tifo, la patrino estis mortpafita. Paul Celan fuĝis el la geto, sed venis al rumana laborkampo. En decembro 1944 li revenis al sia - intertempe soveta - hejmurbo kaj daŭrigis sian studadon.

De 1945 ĝis 1947 li laboris en Bukareŝto kiel lektoro kaj tradukisto. En 1947 li fuĝis tra Hungario al Vieno kaj unu jaron poste li ekloĝis en Parizo. En 1955 li iĝis franca civitano. Psike grave malsana, li finis sian vivon per suicido.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Der Sand aus den Urnen (poemoj, 1948)
  • Mohn und Gedächtnis (poemoj, 1952)
  • Von Schwelle zu Schwelle (poemoj, 1955)
  • Sprachgitter (poemoj, 1959)
  • Die Niemandsrose (poemoj, 1963)
  • Atemwende (poemoj, 1967)
  • Fadensonnen (poemoj, 1968)
  • Lichtzwang (poemoj, 1970)
  • Schneepart (poemoj, eld. 1971)
  • Zeitgehöft (poemoj, eld. 1976)

Listo de premioj[redakti | redakti fonton]