Paul Dukas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paul Dukas
Persona informo
Paul Dukas
Naskonomo Paul Abraham Dukas
Naskiĝo 1-an de oktobro 1865 (1865-10-01)
en 1-a arondismento de Parizo
Morto 17-an de majo 1935 (1935-05-17) (69-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Crématorium-columbarium du Père-Lachaise vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Lycée Turgot • Konservatorio de Parizo vd
Subskribo Paul Dukas
Familio
Edz(in)o Suzanne Pereyra vd
Infanoj Adrienne Thérèse Dukas vd
Profesio
Okupo komponisto • koreografo • pedagogo • muzikinstruisto • universitata instruisto • pianisto vd
Verkado
Verkoj The Sorcerer's Apprentice ❦
Ariane et Barbe-bleue ❦
Piano Sonata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Paul DUKAS (n. 1-an de oktobro 1865 en Parizo; m. 17-an de majo 1935 samloke) estis franca komponisto.

Dukas studis ĉe la Konservatorio de Parizo pianon, harmonisciencon kaj kompozicion. Poste li mem instruis tie; al liaj lernantoj apartenis i.a. Jehan Alain, Maurice Duruflé kaj Olivier Messiaen. Krome Dukas aktivis ekde 1892 kiel muzikkritikisto, i.a. li verkis pri Pelléas et Mélisande de Debussy kaj Der Ring des Nibelungen de Wagner, prezentita en Londono sub la dirigentado de Gustav Mahler. Koncerne siajn proprajn komponaĵojn, Dukas diris kontraŭ imitado de la stilo de Wagner.

Dukas ĉiam flegis kontaktojn kun aliaj famaj komponistoj kiel ekzemple Claude Debussy. Samtempuloj priskribis lin kiel homo de alta ĝenerala klereco. Lia emo por memkritiko kaŭzis, ke li ĉesis aron da komponaĵoj post la komencado kaj finfine neniigis kelkajn, ĉar ili ne sufiĉis al liaj pretendoj. Saman karakterizaĵon poste ankaŭ montris lia lernanto Duruflé.

Altan famon Dukas atingis per muzikigo de la balado Der Zauberlehrling de Johann Wolfgang von Goethe. Malpli konata estas lia trakomponita opero Ariane et Barbe-Bleue de 1907, kiu sin apogas sur la fabelo de duko Blubarbo.

Listo de konservitaj verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Götz von Berlichingen, uverturo laŭ Goethe por orkestro (1883)
  • King Lear, uverturo laŭ Shakespeare por orkestro (1883)
  • Polyeucte, uverturo por orkestro (1891)
  • Simfonio C-maĵora por orkestro (1896)
  • Scherzo L'Apprenti sorcier (Der Zauberlehrling)) (1897)
  • Sonato eb-minora por piano (1900)
  • Variations, Interlude et Finale, sur un thème de Rameau (por piano) (1899–1902, printita en 1907)
  • Villanelle (por korno kaj piano) (1905)
  • Opero Ariane et Barbe-Bleue (1907)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]