Paul Dumerich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paul Dumerich
Persona informo
Naskiĝo 28-an de januaro 1527 (1527-01-28)
en Halle (Saale)
Morto 19-an de julio 1583 (1583-07-19) (56-jaraĝa)
en Erfurto
Alma mater Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle
Okupo
Okupo matematikisto • universitata instruisto
vdr

Paul DUMERICH, ankaŭ DummrichDummerich, (naskiĝinta en la 28-a de januaro 1527 en Halle (Saale), mortinta en la 19-a de julio 1583 en Erfurto) estis germana pedagogo, matematikisto kaj filologo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li estudentis en la 23-a de aprilo 1543 ĉe la universitato de Wittenberg kaj fariĝis disĉiplo de Filipo Melanktono mem. En la 14-a de aŭgusto 1550 li magistriĝis kaj akceptitis kiel membro de la senato de la filozofia fakultato en la 15-a de junio 1552. Dum la vintra semestro de li iĝis ties dekano (de tiam konservitis - la ununura de li - unu verko).

En la jaro 1561-a li iris al Erfurto kaj fariĝis la unua lernejestro de la nove fondita Konsilantargimnazio. Por ĝi li estis skribinta la unuan regularon kun detala disciplinordo. Kun interrompiĝo inter 1571-75 li restis lernejestro ĝismorte.

Paralele li instruis ekde 1564 ĉe la Universitato de Erfurto dialektikon, etikon, matematikon kaj poste ankaŭ la lingvon helenan. Dum la lastaj vivojaroj liaj fortoj malkreskis, tiel ke li devis fordoni plurajn taskojn de lerneja manaĝado al aliaj. Senedzina li mortis kaj li entombigitis en la Preĝejo Sankta Mikaelo, kie oni farigis ankaŭ epitafon por li.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • De congressu Bononiensi Caroli Imperatoris et Clementis Pontificis oratio. Wittenberg 1559 (surrete

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hermann Johann Christian Weissenborn: Hierana: I. II. – Beiträge zur Geschichte des Erfurtischen Gelehrtenschulwesens. Verlag Carl Villaret, Erfurt, 1862, p. 39 surrete
  • Heinz Scheible, Corinna Schneider: Melanchthons Briefwechsel Band 11 Personen A-E. (MBW), frommann-holzboog Verlag, Stuttgart-Bad Cannstatt, 2003, ISBN 3772822576, S. 372
  • Helmar Junghans: Verzeichnis der Rektoren, Prorektoren, Dekane, Professoren und Schloßkirchenprediger der Leucorea vom Sommersemester 1536 bis zum Wintersemester 1574/75. En: Irene Dingel, Günther Wartenberg: Georg Major (1502–1574) - Ein Theologe der Wittenberger Reformation. Evangelische Verlagsanstalt, Leipzig, 2005, ISBN 3374023320,

[[Kategorio:Profesoroj