Paul Ehrlich

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Paul EHRLICH [paŭl eliĥ] (naskiĝis la 14-an de marto 1854 en Strehlen; mortis la 20-an de aŭgusto 1915 en Bad Homburg) estis germana kemiisto, medicinisto kaj serumologo.

Paul Ehrlich studis medicinon en Breslau, Strasburgo, Freiburg kaj Lepsiko, kie li en la jaro 1878 doktoriĝis. En 1887 li habilitiĝis en Berlino. Ekde 1891 li kune kun Robert Koch laboris en nov-fondita instituto pri infektaj malsanoj kaj en 1896 li fariĝis direktoro de instituto pri seruma esplorado en Steglitz apud Berlino. Tri jarojn poste la instituto translokiĝis al Frankfurto ĉe Majno. Paul Ehrlich tie koncentriĝis al la esloroj pri kancero kaj kemioterapio. En 1904 li fariĝis profesoro en Göttingen.

En la jaro 1908 li kune kun la rusa bakterilogo Ilja Meĉnikov gajnis la Premion Nobel de Fiziologio aŭ Medicino. Kune kun sia asistanto HATA Sahachiro li en 1909 evoluigis la Salvarsanon: t.e. kemioterapiaĵo, kiu efikis kontraŭ sifiliso kaj aliaj danĝeraj malsanoj. Ekde 1914 li okupis profesoran postenon en Frankfurto.

En la jaro 1940 la vivo de Paul Ehrlich fariĝis temo de la usona filmo Dr. Ehrlich's Magic Bullet (reĝisoro: William Dieterle, titolrolo: Edward G. Robinson).