Paul Feyerabend

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paul Karl Feyerabend en Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley

Paul Karl FEYERABEND [pr.: paŭl karl fajerabent] (naskiĝis la 13-an de januaro 1924, mortis la 11-an de februaro 1994) estis aŭstra scienco-filozofo, kiu poste loĝadis en Anglio, Usono, Nov-Zelando, Svisio kaj Italio. Liaj ĉefaj verkoj estas "Kontraŭ la Metodo" (1975), "Scienco en libera socio" (1978) kaj "Adiaŭ je racio" (1987). Feyerabend famiĝis pro konstrui "anarĥian" scienco-teorion kaj forĵeti la ideon ke ekzistas universalaj koniĝmetodaj reguloj. Li montris, ke ekzemple la kopernikaj ideoj de Galileo ne estis logike pruveblaj per la faktoj enkadre de la tiama epoko, kaj ke galileo devis ruzi kaj krei alcelajn hipotezojn por doni subtenon al siaj tezoj.

Li venis ankaŭ al la konkludo, ke scienco, kiu origine estis liberiga forto, nun fariĝis subprema ideologio, kaj li admonis, ke, kiel estiĝis en kelkaj landoj malligigo de Ŝtato disde Religio, oni malligigu Ŝtato disde Scienco.

Li estas majloŝtona, pridiskutata kaj influa persono en sciencofilozofio, kaj en la sociologio de scienca kono.

Vidu ankaŭ