Paul Gerhardt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Paul Gerhardt
Paul Gerhardt
germana poeto kaj himnisto
Naskiĝo 12-a de marto 1607
en Gräfenhainichen, Saksio
Morto 27-a de majo 1676
en Lübben
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Paul GERHARDT (naskiĝinta la 12-an de marto 1607 en Gräfenhainichen en la germana elekt-princa lando Saksio; mortinta la 27-an de majo 1676 en Lübben, Spree-arbaro) estis evangelia-lutera teologo, pastro, kaj apud Martin Luther verŝajne la plej grava poeto de religiaj kantoj en la germana lingvo.

Li studis teologion en la universitato de Wittenberg.[1] En la jaro 1657 li fariĝis diakono en Berlino, sed pro kvereloj kun la elekt-princo li perdis tiun ĉi postenon en 1666. En 1669 li fariĝis arkidiakono en Lübben, kie li restis ĝismorte.

La verkaro de Paul Gerhardt konsistas el pli ol 130 ekleziaj kantoj, kiuj respegulas la profundan piecon de la aŭtoro.

Knabo en Gräfenhainichen[redakti | redakti fonton]

Paul Gerhardt estis la dua el kvar infanoj. Li firme radikiĝis kaj en hejma grundo kaj en religia klero. Lia patro, Christian Gerhardt, estis gastejestro, memstara ĝarden-agronomo kaj portempe ankaŭ urbestro en Gräfenhainichen. La patrino, Dorothea Starcke, estis filino de la superintendanto Caspar Starcke el Eilenburg. La geedziĝo okazis la 12-an de majo 1605 en la Nikolai-preĝejo de Eilenburg. Poste ili loĝis en Gräfenhainichen, kie naskiĝis en 1605 Christian, la 12-an de marto 1607 Paul, en 1612 Anna kaj en 1619 Agnes. En la sama jaro, Paul havas 12 jarojn, mortis la patro, du jarojn poste, 1621, la patrino.

La urbeto Gräfenhainichen, kies nomo tiam estis Henichen, havis ĉirkaŭ mil enloĝantojn. Ĝi situas 23 kilometrojn sudokcidente de Wittenberg, la urbo de Luther, en la direkto al Halle. Ĝi estis protektita de mezepoka urbomuro kun du portaloj. Ene estis loĝ-domoj, grenejoj, staloj kaj ĝardenoj, ekstere ŝafejoj kaj mueliloj, pli foren kampoj kaj arbaroj. Ĝi apartenis al la germana elekt-princa lando Saksio (Kurfürstentum Sachsen).

Paul tie vizitis la bazan lernejon. Kune kun la elementaj ekzercoj de legado kaj skribado li sendemande transprenis ankaŭ la puran doktrinon de Martin Luther kaj praktikis ĝin en la familio kaj en la urbeta preĝejo. Al la lernendaĵo apartenis ankaŭ ĥor-kantado kaj eĉ bazaj konoj de la latina lingvo.

La vivo en sufiĉa ekonomia bonstato kaj en harmonio kun la naturo povus esti idilia, se ne estus la teruroj de la Tridekjara Milito: malsat-periodoj, epidemioj kaj perfortoj fare de la militistoj. La 11-an de aprilo 1637 okazos la katastrofo: Henichen estos funde detruita de svedaj soldatoj.

Gimnaziano en Grimma[redakti | redakti fonton]

Gimnazio de Sankta Aŭgusteno en Grimma
(gravuraĵo el la 17-a jarcento)

La 4-an de aprilo 1622 Paul Gerhardt estis alprenata, kontraŭ 15 guldenoj jare, en la faman elekt-princan internulejon kaj lernejon, antaŭe ĝi estis aŭgustena monaĥejo, en Grimma.[1] Grimma situas ĉirkaŭ 25 kilometrojn sud-oriente de Lipcigo (Leipzig), borde la rivereto Mulde. La lernejo estis forĝejo por la estontaj pastroj kaj oficistoj, por eduki ilin „al la honoro de Dio kaj en obeo, por ke ne estu manko je servantoj de Dio kaj eruditaj viroj en nia lando“.

La tag-ordo de la 96 internuloj estis ekstreme severa, komenciĝante per surgenua preĝado somere kaj vintre je la 5-a horo matene. Kontaktoj kun la urbanoj estis malpermesitaj. Ĉiun semajnon oni faris unu-horan komunan promenadon en vicoj al la arbareto de Nimbsch. En la unuaj du jaroj oni ne rajtis hejmen veturi, poste nur unu fojon jare por maksimume du semajnoj. Christian, la frato de Paul, ne povis elteni ĉi tiun viv-stilon kaj sen permeso fuĝis hejmen. Sed la konsilantaro de sia hejmurbo pere de sbiro retransportigis lin al Grimma. Feliĉe la rektoro sentis kompaton kaj fine oficiale permesis al li hejmen iri. – Paul restis, eĉ kiam oni permesis forlasi la internulejon pro pest-epidemio. Kien do la orfa knabo iru?

Li ĉefe studas religion (la puran luteran teologion laŭ la kompendio de Leonhard Hutter) kaj la klasikajn lingvojn, sed ankaŭ la „liberajn artojn“: retorikon, dialektikon, muzikon, poetikon. Jes, oni kvazaŭ metie instruis retoriki kaj ankaŭ poemi. Li kunpreĝas la liturgion de la horoj kaj aŭdas la bibliajn legaĵojn, ekzemple dum la tag-manĝo, kaj ĉion tian „por ke oni dum la tuta tago neniam perdu la pensadon pri Dio el la okuloj“.

Paul estis mez-nivela lernanto. El la jaro 1625 konserviĝis atesto, kiu diras pri li: „De ne malbona talento. Li elstaras je diligenteco kaj obeemo. La skribaj laboroj estas granda-parte akcepteblaj, ankaŭ la aldonitaj (latinaj) versetoj estas elteneblaj.“

La 15-an de decembro 1627 li forlasis la princan lernejon kun la rajto studi en universitato.

Studento en Wittenberg[redakti | redakti fonton]

Paul Gerhardt decidis studi teologion en la lutera universitato Wittenberg, kie li aliĝis tuj post kelkaj tagoj de kristnaskaj ferioj, la 2-an de januaro 1628. Li ja estis intimiĝinta kun la pura doktrino de Martin Luther jam en sia patro-domo kaj en la internulejo de Grimma. Nun li trovis kompetentajn profesorojn de la ortodoksa luterismo.

Unu el ili estis Paul Röber, kies teologio estis biblie fundita, praktike orientita kaj personece pliprofundigita. Tiu ĉi universal-erudito ŝatis muzikon, mem poemis, brile kaj kortuŝe predikis, enplektante kanto-versojn en siajn predikojn, aŭ eĉ prenante religian kanton kiel predik-temon.

Aldone Paul en la filozofa fakultato aŭdis prelegojn de August Buchner pri poetiko. Buchner estis la centro de la Wittenberga poeta rondo, kiu havis kontaktojn al la „frukto-dona societo“ kaj al la silezia cirklo ĉirkaŭ Martin Opitz, kies poetikan regularon Buchner transprenis kaj pliampleksigis: Poemado estas konsiderata kiel lernebla metio.

Wittenberg fariĝis kultura medio por religiaj kantoj. El la sama fekunda grundo, akvumita de August Buchner, elkreskis krom Paul Gerhardt aliaj tute divers-karakteraj poetoj kiel Christian Keimann (Meinen Jesum lass ich nicht), Philipp von Zesen (Die güldene Sonne bringt Leben und Wonne), Jakob Fabricius (Verzage nicht, du Häuflein klein) kaj Johann Olearius (Wunderbarer Gnadenthron). Alkalkuleblas al ili ankaŭ la poetoj Paul Fleming (In allen meinen Taten) kaj Simon Dach, kiu pludonis sian arton al la poeto-ligo de Königsberg: Georg Weissel (Macht hoch die Tür – Vin levu, pordo kaj lintel’ – ADORU 182), Valentin Thilo (Mit Ernst, o Menschenkinder), Heinrich Albert (Gott des Himmels und der Erden – Nun ke l’ lumo de l’ mateno – ADORU 125), Georg Werner (Freut euch, ihr Christen alle) kaj Heinrich Held (Gott sei Dank durch alle Welt).

Paul Gerhardt, por vivteni sin, alprenis la postenon de doma instruisto ĉe la arĥidiakono de la urba preĝejo en Wittenberg, August Fleischhauer. Li loĝis ĉe li en Collegienstrasse 7. Forte pregis lin la spertoj de pest-epidemio, detruo de lia naskiĝ-urbeto, morto de lia frato Christian.

Havante jam 36 jarojn, li subskribis porokazan poemon per sia nomo kaj la titolo „studento de la sankta teologio“. Kial li tiel longe, dum 15 jaroj, restis en sia stud-urbo Wittenberg, ŝajne sen fina ekzameno kaj sen ordino, ni hodiaŭ ne plu scias.

Doma instruisto en Berlin[redakti | redakti fonton]

Same ni ne scias, kial Paul Gerhardt translokiĝis en 1643 al Berlin. Li tie trovis laboron kiel doma instruisto kaj edukisto en la familio de la juĝeja konsilisto Andreas Berthold kaj ties edzino Elisabeth, naskita Hortleder.

Berlin tiam estis ege damaĝita per la Tridekjara Milito: Pesto, variolo kaj bakteria disenterio estis reduktintaj la nombron de la enloĝantoj de 12 000 antaŭ la milito al 5 000 fine de la milito. Per siaj nun pli kaj pli estiĝantaj kanto-tekstoj Paul Gerhardt volas konsoli siajn samtempulojn kaj doni al ili kuraĝon kaj esperon.

Por la religia poezio tiuj ĉi jaroj en Berlin fariĝis Di-favorata tempo pro la amikeca kunlaboro de Paul Gerhardt kun Johann Crüger. Crüger, dek jarojn pli aĝa ol Gerhardt, jam ekde 1622 estis kantoro, do ankaŭ orgenisto, ĉe la Nikolai-preĝejo en Berlin. Li ankaŭ estis muzik-direktoro en la gimnazio de la "Griza Klostro". En 1640 li estis eldoninta en Berlin himnaron, kiu havas la titolon Nova perfekta kantaro laŭ la Aŭgsburga konfeso. Kiam Crüger aperigis la himnaron en 1647 en nova eldono sub la baroka titolo Praxis Pietatis Melica – tio estas ekzercado de la pieco en kristanaj kaj konsol-riĉaj kantoj, tiam enestis jam 18 kantoj de Gerhardt. Ĝis la kvina eldono en 1653 la nombro plialtiĝis al 82.

Paul Gerhardt enamikiĝis ankaŭ kun Petrus Vehr, preposto de la Nikolai-preĝejo, kiu fine ebligis al li fariĝi paroĥestro en Mittenwalde.

Pastro en Mittenwalde[redakti | redakti fonton]

Paul-Gerhardt-04.jpg

En Mittenwalde, kiu situas je la sudorienta rando de Berlin, estis mortinta en 1651 la long-jara unua paroĥestro. Por ricevi novan anim-zorganton, la urba konsilantaro serĉis kontakton kun la konsistorio en Berlin. Tiu rekomendis la teologian kandidaton Paul Gerhardt, kiu en Berlin estis montrinta sin neriproĉenda kaj ŝatata kiel diligenta kaj erudita luterana teologo. La urba konsilantaro sekvis tiun rekomendon kaj invitis lin por fari prov-predikon. Post kiam li estis teologie ekzamenita fare de la eklezia ofico, li sin devigis sekvi la Aŭgsburgan konfeson kaj ties apologion, la Schmalkaldenajn artikolojn, la malgrandan kaj grandan kateĥismon kaj la konkord-formulon, kaj li ordiniĝis. Ĉio tia okazis la 18-an de novembro en la Nikolai-preĝejo en Berlin.

La 30-an de novembro oni enkondukis lin en Mittenwalde. Li transprenis la kutimajn pastrajn taskojn: prediki, doni la Sanktan Manĝon, bapti, asisti la nuptojn, preni la konfes-sakramenton, gvidi la funebrajn ceremoniojn. Aldone, kiel preposto, li estis supervizoro de dek-unu ĉirkaŭaj paroĥoj en Königs-Wusterhausen, Teupitz, Gräbendorf kaj Gussow - la lastaj du nun estas parto de la administra komunumo Heidesee. Li devis teologie kaj administre kontroli, prikonsili kaj subteni ilin.

El tiu tempo ni konas kvar funebrajn predikojn. Ili montras, ke li predikis populare kaj bildece, klarigante, kiel en siaj kantoj, la enhavon per facile komporeneblaj ekzemploj.

Li ankaŭ en Mittenwalde plue poemis. Pruvo de tiu agado estas la jam menciitaj novaj kantoj en la kvina eldono de Johann Crüger. Por la sesa eldono de 1656 li inter aliaj verkis la faman pasionan himnon O Haupt voll Blut und Wunden (Ho sankta kap', kronita – ADORU 288), kiun Johann Sebastian Bach poste faris parton de la Pasiono laŭ Mateo, kaj kiun oni hodiaŭ alkalkulas al la tut-monda kultur-heredaĵo. Temas pri traduko de la latina Salve caput cruentatum de Arnulf el Loveno (long-tempe oni pensis, ke ĝi estas verko de Bernardo el Clairvaux).

Ne ĉesis liaj rilatoj al la Berlina Nikolai-komunumo. La 11-an de februaro 1655 li edziĝis kun Anna Maria (naskiĝinta la 19-an de majo 1622), la filino de Andreas Berthold, en kies domo li estis dungita kiel doma instruisto. La nupto okazis en la Bertholda domo en Berlin fare de preposto Petrus Vehr.

Unu jaron pli poste, la 19-an de majo 1656, ili ricevis filinon, Maria Elisabeth, kiu post duona jaro, la 28-an de januaro 1657, mortis kaj estis enterigita en Mittenwalde, kie oni starigis por ŝi epitafon en la preĝejo S-ta Moritz. Ili poste ricevis kvar pliajn infanojn, sed tri el ili, Anna Catharina, Andreas Christian kaj Andreas, baldaŭ mortis. Restis vivanta nur ilia filo Paul Friedrich, kiu postvivis siajn gepatrojn.

Pastro ĉe la Nikolaa Preĝejo de Berlino[redakti | redakti fonton]

En majo 1657 oni informis lin, ke li estas elektita dua diakono de la Nikolaa Preĝejo de Berlino. La 4-an de junio li esprimis sian konsenton, kaj la 22-an de julio li oficis la unuan fojon, baptante infanon. Kune kun sia edzino li loĝis tiutempe en la Stralau-a strato 38.

La Brandenburg-a elekt-princo Johann Sigismund en 1613 estis konvertiĝinta de la luterana al la reformita kalvinana konfesio, kiu nun estas la oficiala religio. Sed en la dekreto Confesso Sigismundi li estis permesinta al siaj subuloj resti luteranoj, se ili volas, kvankam la Aŭgsburga religia paco de 1555 estis fiksinta la formulon Cuius regio, eius religio (kies la regado, ties la religio).

Johann Sigismund, transprenante mem la decid-rajton pri ekleziaj aferoj, nomis sian politikon toleremo, sed la ortodoksaj luteranoj, inter ili ekzemple Abraham Calov, sentis sin ekskluditaj kaj grumblis. La konsekvenco de tiuj kvereloj estis, ke la elekt-princo en 1662 malpermesis al siaj subuloj studi en la universitato de Wittenberg. Tio elvokis la proteston de la luteranaj teologoj, kies centro estis Berlin. Ankaŭ Paul Gerhardt estis envolvita en la disputon kaj forte defendis la luteranan starpunkton, por ne favori sinkretismon.

Johann Sigismund en la rigora pozicio de la luteranoj vidis danĝeron por la religia paco, kaj pro tio, la 16-an de septembro 1664, eldonis tolerem-edikton, per kiu la reformita (laŭ la luteranoj hereza) konfesio estas agnoskita. Li postulis de la luteranaj teologoj, ke ili per sia subskribo aprobu tiun ĉi edikton. Ĉiujn, kiuj rifuzis, la elekt-princo maldungis.

Ankaŭ de Paul Gerhardt oni postulis, ke li donu, la 31-an de januaro 1666, sian subskribon. Sed ankaŭ li rifuzis. Do, la 13-an de februaro, oni eks-paroĥestrigis lin.

Sed la Berlinaj civitanoj kaj gildoj mult-nombre postulis reinstali lin kaj rezigni pri lia subskribo. La magistrato de Berlin sin turnis al la elekt-princo, kiu unue malakceptis. Sed, ĉar Gerhardt per siaj religiaj kantoj estis gajninta grandan renomon ankaŭ ekster Berlin, la estroj de la lim-lando Brandenburg intervenis kontraŭ la eksigo de Paul Gerhardt. Do, la 12-an de januaro 1667, Sigismund reinstalis lin. Sed Paul Gerhardt rezignis pri sia ofico pro sia kredo kaj sia konscienco. La elekt-princo, la 4-an de februaro 1667, definitive eksigis lin, kaj Paul Gerhardt nun estis sen enspezoj. – En la sama jaro, la 5-an de marto, mortis lia edzino Anna Maria.

Ekde 1666 Paul Gerhardt estis farinta etajn kajerojn (unuope ankaŭ jam pres-forme) kun po 12 kantoj. Oni kolektis ilin, entute 10, kaj kune eldonis ilin en Berlin kaj Frankfurt/Oder sub la titolo Geistliche Andachten (spiritaj edifoj). Estis do 120 kantoj, inter ili 26 novaj. Editoris tiun ĉi verkon Johann Georg Ebeling, la nova kantoro de la Nikolai-preĝejo en Berlin, la posteulo de Johann Crüger.

Pastro en Lübben[redakti | redakti fonton]

La 5-an de septembro 1668 la paroĥestro de Lübben estis mortinta. La urbeto, situanta en Spree-arbaro, tiam apartenis ne al Brandenburg, sed al la elekt-princa lando Saksio. La konsilantaro de Lübben serĉis taŭgan novan pastron kaj decidis, inviti la konatan senlaboran Berlin-anon. Paul Gerhardt sekvis tiun ĉi inviton kaj la 14-an de oktobro 1668 prov-predikis. La 29-an de oktobro en la sama jaro, li estis vokata fare de la urbestro kaj la konsilantaro en la oficon de arĥidiakono de la Nikolai-preĝejo en Lübben.

Sed li ne povis tuj komenci, ĉar lia filo ekmalsaniĝis, kaj la antaŭvidita loĝejo montris sin multe tro malgranda. Nur en junio 1669, post kiam oni estis konstruinta la loĝejon pli vasta, li povis translokiĝi al Lübben kaj estis solene instalita la 16-an de junio. Tie ĉi li vivis modeste dum siaj lastaj vivo-jaroj, fidele plenumante la taskojn de bona anim-zorganto.

Paul Gerhardt mortis en sia 70-a vivo-jaro, la 27-an de majo 1676, en sia paroĥestra loĝejo en Lübben. En la altarejo, proksime de la altaro mem, li trovis sian lastan ripozon la 7-an de junio.

Honore al li en 1930 la Nikolai-preĝejo de Lübben ricevis la nomon Paul-Gerhardt-preĝejo. En ĝi estas memor-pentraĵo, farita ĉirkaŭ 1700 de ne konata verkinto. Ĝi portas latinan epigrafon de Gottlieb Wernsdorf la pli aĝa:

Kvazaŭ ĝi vivus, vi tie ĉi vidas la valoran portreton de Paul Gerhardt.
Li estis tute plenigita de fido, karitato kaj espero.
Per sonoj forto-plenaj kiel harpo-sonoj de Asaf'
li levis la laŭdon de Kristo per ĉielecaj kantoj.
Ho vi, kristano, kantu ofte liajn kantojn en sankta ĝojo;
tiele per ili la Spirito de Dio penetros en vian koron.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • Befiehl du deine Wege (1653) – Transdonu vian vojon
    tradukita de H. A. de Hoog, 1954 en KELI-Kantaro «De Pietersberg» 13, 2001 en ADORU 744
  • Die güldne Sonne (Morgensegen, 1656) – La suno ora (Matena beno)
    tradukita de Helmut Rössler, 1985 en Germana Antologio 279
  • Du meine Seele, singe (1653) – Animo, levu kanton
    tradukita de Adolf Burkhardt antaŭ 1975, 1985 en Germana Antologio 283, 2001 en ADORU 460
  • Ein Lämmlein geht und trägt die Schuld (1648) – Ŝafidon tie vidas mi
    tradukita de Hans Amund Rosbach, 1971 en Adoru Kantante 62, 2001 en ADORU 289
  • Fröhlich soll mein Herze springen (1653) – Flugu, kor', per ĝoj-flugiloj
    tradukita de Hans Amund Rosbach, 1971 en Adoru Kantante 38, 2001 en ADORU 219
  • Geh aus, mein Herz, und suche Freud (1653) – Belegas nun somer-sezon'
    tradukita de Åke Ahlrén, 1962 en Aldono al Evangelia Kantaro 2, 2001 en ADORU 612
  • Herr Lindholtz legt sich hin (Auf den Tod des Herrn Christian Lindholtz, 1659) – Lindholtz faras nun en Dia nomo dormon (Je la morto de sinjoro Christian Lindholtz)
    tradukita de Helmut Rössler, 1985 en Germana Antologio 284
  • Ich singe Dir mit Herz und Mund (1653) – Kantadas mia buŝ' al Vi
    tradukita de Richard Hoppe (1965 en Evangelia Kantaro Eklezia) kaj Adolf Burkhardt, 1971 en Adoru Kantante 11, 2001 en ADORU 491
  • Ist Gott für mich, so trete (1653) – Se Dio staras por mi
    tradukita de Adolf Burkhardt 1982, 2001 en ADORU 806
  • Kommt und lasst uns Christum ehren (1666) – Venu, levu vian kanton
    tradukita, parte laŭ la nederlanda, de H. A. de Hoog, 1971 en Adoru Kantante 36, 2001 en ADORU 253
  • Lobet den Herren alle, die ihn ehren (1653) – Laŭdu la Estron ĉiuj adorantoj
    tradukita de Paul Christaller kaj W. J. Downes, 1971 en Adoru Kantante 224, 2001 en ADORU 116
  • Nun ruhen alle Wälder (Abendlied, 1648) – Ripozas nun arbaroj (Vespera kanto)
    tradukita de Helmut Rössler, 1985 en Germana Antologio 284, 2001 en ADORU 155 kun alia 8-a strofo de Adolf Burkhardt 1987. En la germana originalo la fina strofo cetere enhavas kaŝitajn salutojn al amika familio en Berlino: enestas la monogramoj de la familianoj kaj nomsigno de Paul Gerhard[2]
  • O Haupt voll Blut und Wunden (1653) – Ho sankta kap', kronita
    laŭ la angla tradukita de M. C. Butler, 1966 en Himnaro Esperanta 56, 2001 en ADORU 288
  • O Jesu Christ, mein schönstes Licht (1653) – Jesuo, lumo de l' anim'
    tradukita de Hans Amund Rosbach, 1966 en Cent Himnoj 34, 2001 en ADORU 514
  • O Welt, sieh hier dein Leben (1648) – Sur kruco Vi suferis
    laŭ la nederlanda tradukita de H. A. de Hoog, 1971 en Adoru Kantante 59, 2001 en ADORU 300
  • Wach auf, mein Herz, und singe (1648) – Vekiĝu, kor', kun kanto
    tradukita de Manfred Retzlaff 1983, 2001 en ADORU 115
Rimarko: La jar-indikoj de la originaloj estas el la germanlingva kompleta listo de la verkaro de Paul Gerhardt [1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Volker Beyrich: Einer von uns: Paul Gerhardt und die Landesschule Grimma (germane: "Unu el ni: Paul Gerhard kaj la landa lernejo Grimma" paĝoj 23 kaj 34 en: Augustiner Blätter, Publikation des Gymnasium St. Augustin zu Grimma, jarkolekto 2006/2007, kajero 2
  2. Klaus Rösler: germanlingva artikolo Elstaler Hymnologe zur Buchstabensymbolik in Paul Gerhardts Gedichten, en la periodaĵo "Die Gemeinde" la 27-an de majo 2008

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • La esperantajn kanto-tekstojn el ADORU oni trovas sur la paĝoj de Bernhard Eichkorn: [2]
  • Esperantajn kanto-tekstojn, parte kun aŭdeblaj melodioj (MIDI), prezentas ankaŭ la TTT-Himnaro Cigneta de Ros' Haruo: [3]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.