Paul Gross

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Paul Gross estas kanada aktoro, produktisto, direktoro, muzikisto, kantisto kaj verkisto. Paul naskiĝis la 30-an de aprilo 1959, en Calgary (Alberta, Kanado), sed jam dum infanaĝo li vojaĝis tutmonde. Lia patro estis tankkomandanto en la Kanada Armeo (reĝa Kanada kavalerio). Ili vivis en Kanado, Germanio, Anglio (kiam li havis ses jarojn), Vaŝingtono (frua junaĝo), Toronto (dum junaĝo). Li ankaŭ loĝis en aŭ apud Gagetown (Nov-Brunsviko) - (lia plej ŝatata loko). Poste li loĝis en Malibu (Kalifornio); tiam oni proponis al li rolon de policano Fraser en "Due South" (televida serio pro kiu li famiĝis) do li reiris al Kanado. Nuntempe li vivas en Toronto, Ontario. Paul edziĝis kun aktorino Martha Burns en 1987, kaj ili havas du infanoj, Hannah kaj Jack.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]