Paul Hainlein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paul Hainlein
Persona informo
Naskiĝo 11-an de aprilo 1626 (1626-04-11)
en Nurenbergo
Morto 6-an de aŭgusto 1686 (1686-08-06) (60-jaraĝa)
en Nurenbergo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Paul HAINLEIN (n. 11-an de aprilo 1626 en Nurenbergo; m. 6-an de aŭgusto 1686 samloke) estis Germana komponisto de la baroko.

Hainlein estis filo de renoma muzikilkonstrua familio Nurenberga. Jam dekduaĝe li nomis sin Studiosus musicus. Kiam li en la jaroj 1647 kaj 1648 travojaĝis supran Italion laŭ konsilo de sia instruisto Lukas Friedrich Behaim, li skribis al tiu plurajn vojaĝoraportojn, en kiuj li priskribis la tiean muzikan vivon. Nominale li menciis la komponiston Giovanni Rovetta.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Pluraj "Geistliche Konzerte" [sakralaj konĉertoj]
  • "Besondere Melodeyen über die zwölff Monaten" [specialaj melodioj pri la dek du monatoj] por kantvoĉo kaj figurita baso.
  • Sonato po 5 "Battalia"

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Senkostaj muzikaĵoj fare de Paul Hainlein en la Werner Icking Music Archive ("Muzika Arkivo de Werner Icking")