Paul Huf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paul Huf
Paul Huf & Walter Kolm-Veltée (1951)
Paul Huf & Walter Kolm-Veltée (1951)
Persona informo
Naskiĝo 14-an de marto 1924 (1924-03-14)
en Amsterdamo
Morto 9-an de januaro 2002 (2002-01-09) (77-jaraĝa)
en Amsterdamo
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Patro Paul Huf
Infano Peter Paul Huf
Okupo
Okupo fotisto • desegnisto
vdr

Paul Eduard Bram (Paul) HUF (Amsterdamo, 14-a de marto 1924Amsterdamo, 9-a de januaro 2002) estis nederlanda fotisto.

Paul Huf - filo de la aktoro Paul Huf patro kaj Emmy de Beneditty - estis dum jaroj 'la ĉeffiguro' de la nederlanda fotografio. Li komencis en 1946 kiel fotografisto ĉe la teatra ensemblo Comedia. Enscenigitaj studiobildoj, portretoj, reklamokampanjoj, modoreporteraĵoj, li estis ĉiofaranto. Dum la 1950-aj jaroj Huf disfamiĝis ĉar li faris portretojn de Reĝino Juliana kaj Princo Bernardo. Ankaŭ la fotoj en la dum jardekoj iranta reklamokampanjo Vakmanschap is Meesterschap (Fakuleco estas Majstreco) de la biermarko Grolsch estis de li faritaj.

Li estis entombigita sur la tombejo Zorgvlied en Amsterdamo en la tombo de siaj gepatroj.