Paul Kempeneers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu kun la filologo Paul T. C. Kempeneers.
Paul Kempeneers
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1894 (1894-11-30)
Morto 23-an de decembro 1979 (1979-12-23) (85-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Paul KEMPENEERS (naskiĝis en 1895 - mortis la 23-an de decembro 1979 en Bruselo, Belgio) estis belga kuracisto (specialisto pri ortopedio) kaj vicprezidanto de UEA de 1947 ĝis 1953.

D-ro Kempeneers estis membro de la estraro de UEA de 1937 ĝis 1955. Li grave rolis en medicinistaj rondoj, kie li estis de 1927 ĝis 1937 ĉefsekretario de Tutmonda Esperantista Kuracista Asocio (TEKA) kaj eldonisto de Internacia Medicina Revuo (IMR). Krome, Kempeneers ofte aldonis al siaj alilingvaj artikoloj esperantajn resumojn. En 1978 Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA) honoris lin per arĝenta medalo.

En Bruselo li en 1926 iĝis prezidanto de la Esperanto-sekcio de Foyer Intellectuel. Ekde 1928 li prizorgis Esperanto-kurson per la belgaj radio-ondoj. Li estis prezidanto de la Esperantista Brusela Grupo en 1926-1930, 1932-1932 kaj 1947-1955. Dum la Beneluksa Esperanto Kongreso en Lieĝo Paul Kempeneers ricevis la unuan ekzempleron de la ora medalo de la Reĝa Belga Ligo Esperantista.[1]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Historia skizo de Esperantista Brusela grupo, Elly Staes, Bruselo, 1957
  • Paul Kempeneers (1895-1979). Nekrologo en: Esperanto (UEA) 1980/4, p. 78
  • Meritplenaj Medicinistoj en Belgio dum la pasita Jarcento, Pierre De Backer, Kortrijk, 2001

Referenco[redakti | redakti fonton]

  1. Belga Esperantisto, junio-juli 1954, p. 42.