Paul Lafargue

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Paul Lafargue

Paul LAFARGUE [pol lafarg'], en Esperanto Paŭlo LAFARGO (Santiago, Kubo, 16-a de junio 184226-a de novembro 1911) en Draveil, departemento Seine-et-Oise, hodiaŭ Essonne) estis franca kuracisto, socialisto kaj verkisto de libroj pri la historio de marksismo.


Deveno kaj juneco[redakti | redakti fonton]

Paŭlo Lafargo pasigis la unuajn vivojarojn en sia naskiĝurbo Santiago de Kubo. Lia patro François, ankaŭ naskita jam tie, estis filo de franco kaj de kreola mulatino, kiuj post la haitia revolucio de 1791 estis fuĝintaj el Haitio al Kubo. Ankaŭ la patrino de Paŭlo Lafargo, Ana Virginia Armaignac, havis francan patron fuĝintan el Haitio kaj naskiĝis en Jamajko kiel filino de indiĝena karibianino. François Lafargue laboris kiel barelfaristo kaj estis posedanto de kafplantejo, Paŭlo estis supozeble la sola infano de la paro. En Santiago li frekventis la progreseman lernejon Colegio de Santiago.

En la jaro 1851 la familio transloĝiĝis kun sia kunportita havaĵo al Bordozo en Francujo, la hejmurbo de la avo. Paŭlo Lafargo daŭrigis sian lernadon en bordoza liceo kaj finis ĝin en 1861 per la bakalaŭra ekzameno en Tuluzo.

Studado kaj politikiĝo en Parizo kaj Londono[redakti | redakti fonton]

Poste li iris Parizon por studi farmacion, kie li tamen baldaŭ transiris al la altlernejo pri medicino.[2] Tie li komencis sian intelektan kaj politikan karieron. Li etis adepto de la pozitivismo kaj kontaktiĝis kun respublikanaj grupoj en opozicio kontraŭ Napoleono la 3-a. En tiu fazo li estis influita de la verkaro de la anarĥiisma socisciencisto Pierre-Joseph Proudhon (en Esperanto: Prudono)[13]. Li aliĝis al la franca sekcio de la Internacia Laborista Asocio (la Unua Internacio), fondita en la jaro 1864 kaj baldaŭ preferis al la anarĥiismo la revoluciajn teoriojn de Karlo Markso kaj de Auguste Blanqui.[3]

Kiel kunorganinto kaj eminenta partopreninto en la internacia studenta kongreso en Lieĝo 2865, kies diskutoj de radikalaj ateismaj kaj revoluciaj tezoj kaŭzis publikan skandalon, Lafargo estis ekskludita el ĉiaj francaj altlernejoj. Li iris en 1866 al Londono por tie daŭrigi sian studadon de medicino ĉe la St Bartholomew's Hospital College kaj por plu engaĝiĝi en la laborista movado.[4] [2] En Londono li fariĝis regula gasto en la hejmo de Karlo Markso, kie li konatiĝis kun ties filino Laŭra, al kiu li fianĉiĝis en septembro de 1866.[5] En aprilo 1868 la paro geedziĝis, mallonge antaŭ ol Lafargo en julio finis sian medicin-studon.[2] De Markso li ricevis sian politikan instruon. En marto 1866 li elektiĝis membro de la ĝenerala sekretariaro de la Internacia Laborista Asocio, kie li ĝis 1868 reprezentis Hispanujon.

Aktivecoj en Francujo kaj Hispanujo[redakti | redakti fonton]

En la aŭtuno de 1868 li revenis al Francujo, kie li en artikolserio akre atakis la anarĥiismon de Michail Bakunin. En 1870 li partoprenis en la fondo de la pariza sekcio de la Unua Internacio. Post eksplodo de la germana-franca milito li fuĝis en 1870 unue al Bordozo, post la falo de la Pariza Komunumo 1871 plu ekzile al Hispanujo. Ĉiuj tri infanoj de la paro mortis en tiuj jaroj.

En Hispanujo Lafargo agis kiel komisiito de la Unua Internacio kaj por la unua fojo tradukis tekstojn de Markso kaj de Frederiko Engelso al la hispana. En la tiea laborista movado tamen la anarĥiismo trudiĝis kontraŭ la marksismo, kiun Lafargo propagandis.

Definitiva reveno al Francujo[redakti | redakti fonton]

Post la amnestio por la batalintoj de la Pariza Komunumo, en 1882, kaj la per tio ebla reveno de la paro Paŭlo kaj Laŭra al Francujo, li fondis en la sama jaro kune kun Jules Guesde la Laboristan Partion (Parti ouvrier), la unuan marksisman partion de Francujo. En la jaro 1889 li malfermis la Internacian Laborist-Kongreson en Parizo.

Lafargo verkis multnombrajn artikolojn por gazetoj kaj revuoj. Li skribis plurajn kontribuaĵojn por la serio "La historio de la socialismo en unuopaj prezentoj" (Geschichte des Sozialismus in Einzeldarstellungen), kiujn Bernstein pro lojaleco al Lafargo akceptis eĉ tiam kiam li taksis ilin ne sukcesintaj, ekz-e lian studaĵon pri La setladoj de la jesuitoj en Paragvajo.[6]

Morto[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1911, post vizito de opero, memmortigis sin.[7] Pri la kialoj Lafarge skribis postlasitan noton: «Sain de corps et d'esprit, je me tue avant que l'impitoyable vieillesse qui m'enlève un à un les plaisirs et les joies de l'existence et qui me dépouille de mes forces physiques et intellectuelles ne paralyse mon énergie, ne brise ma volonté et ne fasse de moi une charge à moi et aux autres.»

„Sana korpe kaj spirite, mi mortigas min mem, antaŭ ol la senkompata maljuneco - kiu forprenas de mi unu post la alian ĉiujn plezurojn kaj ĝojojn de la ekzistado kaj rabas al mi miajn korpajn kaj spiritajn fortojn - lamigos mian energion, rompos mian volon kaj faros min ŝarĝo por mi kaj por aliaj."

15.000 homoj partoprenis en la funebra sekvantaro ĝis la tombejo Père Lachaise, kie Lenino faris ĉetomban paroladon nome de la rusa socialdemokrataro.[8] [9] Eduard Bernstein honoris la socialiston kiel „spirite plej gravan gvidinton de la socialismo en Francujo“.

Pozicioj[redakti | redakti fonton]

En la unua vico Lafargo kritikas la konsumadon, do la konsumsferon de la kapitalisma produktado. Lafargo ĉe tio ankaŭ okupiĝas pri la kondiĉoj por la laborantaj homoj post la revolucio. En sia plej fama teksto „La rajto je pigro“ de 1883 (laŭ la subtitolo, refuto de la rajto je laboro, postulita en la pariza februara revolucio de 1848) li kritikas la burĝan labormoralon kaj la tiutempan ideologian nocion de laboro kaj la sekvojn de la superproduktado.

Sian principan kritikon de la naciismo Lafargo deduktas el la Manifesto de la Komunista Partio.[10] Tamen Markso kritikas lin per la nocio „prudonigita stirnerismo“,[11] kiu estis poste kritikata precipe kiel kosmopolitismo.

Lia internaciismo fariĝis ankaŭ fono por rasismaj atakoj al Lafargo kiel „mulato“. Markso mem parolis pri sia bofilo kiel la „nigrulo“ aŭ la „kreolo“.[12] En socialistaj kongresoj Lafargo estis demandita pri sia deveno. ''Bernstein'' skribis: „La konscio, ke li devenas parte de homoj de subprenataj […] rasoj, ŝajnas jam frue esti influinta lian pensadon“. Al demandoj pri lia deveno li respondis, ke li estas fiera deveni de „negroj“. Jam komence de siaj politikaj agadoj li defendis sin kontraŭ rasismaj kaj kontraŭfeminismaj atakoj de siaj kamaradoj. Ekz-e en artikolo subskribita per „Paul Lafargue, mulato“ li skribis: „Ili alkraĉas nin kiel insulton la nomon 'homme de couleur' (kolorulo). Estas nia tasko kiel revoluciaj mulatoj alpreni tiun nomon kaj montri nin digna je ĝi. Radikaluloj en Ameriko, faru mulaton via voko por kuniĝi! […] Ĝi nomas mizeron, subpremadon, malamon. Ĉu vi scias ion pli belan?“[13 (11)]

Fontindikoj[redakti | redakti fonton]

1. Leslie Derfler: Paul Lafargue and the Founding of French Marxism, 1842-1882 p. 14, Harvard University Press, 1991 (angle)

2. a, b, c: Lafargue, Paul, en: International Encyclopedia of the Social Sciences, 2008, prenita ĉe encyclopedia.com la 30-an de aŭgusto 2013 (angle)

3. Derfler, p. 19–24

4. Derfler, p. 25–33

5. Derfler, p. 38

6. Eduard Bernsteins Briefwechsel mit Karl Kautsky [Korespondaĵoj de E.B. kun K.K.] (1891-1895), eldonita de Till Schelz-Brandenburg. Campus Verlag, Frankfurto ĉe Majno, 2012, ISBN 978-3-593-41693-9. Brief von Eduard Bernstein an Karl Kautsky [Letero de E.B. al K.K.], 30-an de marto 1895, p. 523-531, pri {Lafargue} p. 523-525.

7. Marx's Daughter A Suicide; Dies with Paul la Fargue, Her Husband, Who Feared Old Age.. The New York Times. 27-a de novembero 1911.

8. Ĉetomba parolado de Lenino, 3-a de decembro 1922 (angla)

9. Klaus Nerger: Das Grab von Paul Lafargue [La tombo de Paŭlo Lafargo] http://knerger.de/html/lafarguesonstige_13.html

10. a) Karl Marx; Friedrich Engels: Manifesto de la Komunista Partio, Esperanta traduko de Detlev Blanke, eldonejo Progreso, Moskvo, 1990 (elĉerpita)

b) Karlo Markso kaj Frederiko Engelso: Manifesto de la Komunista Partio en la tradukoj de Detlev Blanke !1990), Emil Pfeffer (1923), Arturo Baker (1908), (T. Veder ((1933)) kaj la germana originalo, komp. Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2011, 289 p., ISBN 978-2-918300-44-1.

c) Karlo Markso kaj Frederiko Engelso: Manifesto de la Komunista Partio, kun enkonduko de Eric Hobsbawm, elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2014, 96 p., ISBN 978-2-918300-91-5

11. Markso al Engelso la 23-an de aŭgusto 1866: „Sed mi komunikis ankoraŭ hieraŭ al nia kreolo, ke se li ne povas perfekte alpreni la anglajn manierojn, Laŭra senprobleme elĵetos lin.“ (Marx-Engels-Werke, vol. 31, p. 253) – Markso al sia filino Jenny, la 5-an de septembro 1866:: „Antaŭhieraŭ la {Lorniers} estis ĉi tie kaj ankaŭ la {negrillo}.“ (Marx-Engels-Werke, vol. 31, p. 528)

12. Kp: Fritz Keller: Paul Lafargue, Zitate: saml.

13. Pri Prudono en Esperanto vd Karlo Markso: La mizero de la filozofio, respondo al J.B. Prudono: "La filozofio de la mizero"; kun antaŭparolo de Frederiko Engelso; Pri J.B. Prudono. Tradukitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2009, 196 p, ISBN 978-2-918300-08-3

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Frédéric Engels: Socialisme utopique et socialisme scientifique. Traduction française par Paul Lafargue [Frederiko Engelso: Utopia socialismo kaj scienca socialismo. Traduko al la franca de Paŭlo Lafargo]. Derveaŭ, Parizo, 1880 (france)
  • Le droit à la paresse. Réfutation du droit au travai [La rajto je pigro. Refuto de la rajto je laboro], de 1848. Henry Oriol, Parizo 1883 (france)
  • Ein verkaufter Appetit. Satire [Vendita apetito. Satiro]. En: Die neue Zeit. Revue des geistigen und öffentlichen Lebens. 2 (1884), Kajero 10, p. 461–469 (germane)
  • Das amerikanische Getreide, seine Produktion und sein Handel [La usona greno, ĝiaj produktoj kaj ĝia komerco]. En: Die neue Zeit. Revue des geistigen und öffentlichen Lebens. 3 (1885) kajero 6, p. 246–252; kajero 7, p. 289–297; kajero 8, p. 337–351 (germane)
  • Der Getreidehandel der Vereinigten Staaten [La grenkomerco en Usono]. En: Die neue Zeit. Revue des geistigen und öffentlichen Lebens. 3 (1885) I. Der Transport und die Behandlung des Getreides [Transporto kaj traktado de la greno. – II. Der Preis des amerikanischen Getreides in Europa [La prezo de la usona greno en Eŭropo]. Kajero 10, p. 458–467; III. Das Mehl [La faruno]. – IV. Die Spekulation [La spekulado]. Kajero 11, p. 499–508; V. Die wahrscheinliche Zukunft des Getreidebaues [La verŝajna estonteco de la grenkulturo]. Kajero 12, p. 546–551 (germane)
  • Sapho [Sapfo]. En: Die neue Zeit. Revue des geistigen und öffentlichen Lebens. 4 (1886), kajero 5, p. 237–240 (germane)
  • Das Mutterrecht. Studie über die Entstehung der Familie [La patrinrajto (La matriarĥato). Studaĵo pri la estiĝo de la familio]. En: Die neue Zeit. Revue des geistigen und öffentlichen Lebens. 4 (1886), kajero 6, p. 241–251; kajero 7, p. 289–303 (germane)
  • Das Recht auf Faulheit: Widerlegung des „Rechts auf Arbeit“ [La rajto je pigro: Refuto de la "Rajto je laboro"]. Verlag der Volksbuchhandlungen, Hottingen-Zürich, 1887 (germane)
  • Hochzeits-Lieder und -Bräuche. Studie über die Entstehung der Familie [Edziĝfestaj kantoj kaj kutimoj. Studaĵo pri la estiĝo de la familio]. En: Die neue Zeit. Revue des geistigen und öffentlichen Lebens. 5 (1887) kajero 1, p. 14–21; kajero 2, p. 79–85; kajero 3, p. 97–105 (germane)
  • Das Proletariat der Handarbeit und Kopfarbeit [La proletaro de man- kaj kap-laboro]. I. En: Die neue Zeit. Revue des geistigen und öffentlichen Lebens. 5 (1887) kaj 6 (1888), kajero 8/1887, p. 349–355; kajero 9/1887, p. 405–411; kajero 10/1887, p. 452–461; kajero 3/1888, p. 128–140 (germane)
  • Die Legende von Victor Hugo [La legendo de Viktoro Hugo]. En: Die neue Zeit. Revue des geistigen und öffentlichen Lebens. 6 (1888), kajero 4, p. 169–176; kajero 5, p. 215–222; kajero 6, p. 263–271 (germane)
  • Die Beschneidung, ihre soziale und religiöse Bedeutung [La cirkumcido, ĝia socia kaj religia signifo]. En: Die neue Zeit. Revue des geistigen und öffentlichen Lebens. 6 (1888), kajero 11, p. 496–505 (germane)
  • Der Ehebruch in Gegenwart und Vergangenheit [La adulto nuntempe kaj pasintece]. En: Die neue Zeit. Revue des geistigen und öffentlichen Lebens. 7 (1889), kajero 5, p. 193–205; kajero 6, p. 248–255 (germane)
  • Die Kriminalität in Frankreich von 1840–1886. Untersuchungen über ihre Entwicklung und ihre Ursachen [La krimeco en Francujo de 1840-1886. Esploroj pri ĝia evoluo kaj ĝiaj kaŭzoj]. En: Die neue Zeit. Revue des geistigen und öffentlichen Lebens. 8 (1890), kajero 1, p. 11–23; kajero 2, p. 56–66; kajero 3, p. 106–116 (germane)
  • Die Entwickelung des Eigenthums. Aus d. Franz. v. E. Bernstein [La evoluo de la proprieto. El la franca de E. Bernstein]. German Cooperative Publishing Co., Londono 1890 (= 'Sozialdemokratische Bibliothek' vol. 31) (germane)
  • Die Religion des Kapitals [La religio de la kapitalo]. German Cooperative Publishing Co., Londono 1890 (= Sozialdemokratische Bibliothek vol. 34) (germane)
  • Die sozialistische Bewegung in Frankreich von 1876–1890 [La socialisma movado en Francujo de 1876 ĝis 1890]. En: Die neue Zeit. Revue des geistigen und öffentlichen Lebens. 8 (1890), kajero 8, p. 337–353 (germane)
  • Karl Marx: Persönliche Erinnerungen [Karlo Markso: Personaj memoraĵoj]. En: Die neue Zeit. Revue des geistigen und öffentlichen Lebens. 9. 1890–91, 1. vol. (1891), kajero 1, p. 10–17; kajero 2, p. 37–42 (germane)
  • Zur Bevölkerungsfrage in Frankreich [Pri la demando de loĝantaro en Francujo]. En: Die neue Zeit. Revue des geistigen und öffentlichen Lebens. 11. 1892–93, 2-a vol. (1893), kajero 40, p. 404–410; kajero 41, p. 423–428 (germane)
  • Vilfredo Pareto: Karl Marx: Le capital. Extraits faits par Paul Lafargue [Vilfredo Pareto: Karlo Markso: La kapitalo. Eltiraĵoj faritaj de Paŭlo Lafargo]. Guillaumin, Parizo, 1893 (Petite Bibliothèque économique française et étrangère) (france)
  • Jules Guesde / Paul Lafargue: Le Programme du Parti ouvrier, ses considérants & ses articles. 3. éd. [Jules Guesde kaj Paŭlo Lafargo: La programo de la Laborista Partio, ĝiaj konsideroj kaj ĝiaj artikoloj. 3-a eld.], Impr. du Parti ouvrier, Lillo, 1894 (france)
  • Kommunismus und Kapitalismus. Der Kommunismus und die ökonomische Entwicklung. Übersetzt von Richard Bernstein [Komunismo kaj kapitalismo. La komunismo kaj la ekonomia evoluo. Tradukita de Richard Bernstein. Verlag der Expedition des „Vorwärts“, Berlino, 1894 (germane)
  • Die Niederlassungen der Jesuiten in Paraguay [La setlejoj de la jezuitoj en Paragvajo]. En: Karl Kautsky (Hg.): Die Vorläufer des Neueren Sozialismus. Band 2: Von Thomas More bis zum Vorabend der französischen Revolution [Karlo Kaŭcko (ed): La antaŭantoj de la pli nova socialismo. Vol 2: De Thomas More ĝis antaŭ la franca revolucio]. Dietz, Ŝtutgarto, 1895, p. 719–749. (germane)
  • Neuausgabe unter dem Titel Der Jesuitenstaat in Paraguay [Noveldono sub la titolo "La Jezuitoŝtato en Paragvajo"]. En: Karl Kautsky, Paul Lafargue (Hg.): Vorläufer des neueren Sozialismus. Band 3: Die beiden ersten großen Utopisten: Thomas More. Thomas Campanella. Der Jesuitenstaat in Paraguay [Karlo Kaŭcko; Paŭlo Lafargo (ed.): Antaŭantoj de la pli nova socialismo. Vol. 3: La du unuaj grandaj utopiistoj: Thomas More, Thomas Campanella. La Jezuitoŝtato en Paragvajo]. 'Dietz', Ŝtutgarto kaj librejo Vorwärts, Berlino, 1921, p. 123–172. (germane)
  • Idéalisme et matérialisme dans la conception de l'histoire. Conférence de Jean Jaurès et réponse de Paul Lafargue [Idealismo kaj materiismo en la koncepto de la historio. Prelego de Jean Jaurès kaj respondo de Paŭlo Lafargo]. 1895 (france)
  • Herrn Casimir-Perier's Präsidentschaft. Szenen aus dem parlamentarischen Komödien-Lustspiel [La prezidanteco de s-ro Casimir-Perier. Scenoj el la parlamenta komedio]. En: Die neue Zeit. Revue des geistigen und öffentlichen Lebens. 13. 1894–95, 1. vol. (1895), kajero 20, p. 635–640; kajero 21, p. 668–672; kajero 22, p. 697–704 (germane)
  • Geschichte des Sozialismus in Einzeldarstellungen. Von Eduard Bernstein, C. Hugo, Karl Kautsky, Franz Mehring, Georg Plechanow und Paul Lafargue. Bd. I erster und zweiter Teil. Band III erster und zweiter Teil [Historio de la socialismo en unuopaj prezentoj. De Eduard Bernstein, C. Hugo, Karlo Kaŭcko, Georgo Pleĥanov kaj Paŭlo Lafargo. Vol. 1 unua kaj dua partoj. Vol. 3 unua kaj dua partoj]. Dietz Verlag, Ŝtutgarto, 1895–1897 (germane)
  • Pamphlets socialistes. Le droit à la paresse. La religion du capital. L'appétit vendu. Pie IX au paradis [Socialistaj pamfletoj. La rajto je pigro. La religio de la kapitalo. La vendita apetito. (Papo) Pio la 9-a en la paradizo]. Giard & Brière, Parizo, 1900 (france)
  • Marx' historischer Materialismus [La historia materiismo de Markso]. En: Die neue Zeit. Wochenschrift der deutschen Sozialdemokratie. 22. 1903–1904, 1-a vol. (1904), kajero 25, p. 780–788; kajero 26, p. 824–833 (germane)
  • Persönliche Erinnerungen an Friedrich Engels [Personaj memoraĵoj pri Frederiko Engelso]. En: Die neue Zeit. Wochenschrift der deutschen Sozialdemokratie. 23. 1904–1905, 2-a vol. (1905), kajero 44, p. 556–561 (germane)
  • Die christliche Liebestätigkeit [La kristana amagado]. En: Die neue Zeit. Wochenschrift der deutschen Sozialdemokratie. 23. 1904–1905, 1-a vol. (1905), kajero 3, p. 75–85; kajero 4, p. 118–127; kajero 5, p. 145–153 (germane)
  • Die Ursachen des Gottesglaubens [La kaŭzoj de la kredo je dio]. En: Die neue Zeit. Wochenschrift der deutschen Sozialdemokratie. 24. 1905–1906, 1-a vol. (1906), kajero 15, p. 476–480; kajero 16, p. 508–518; kajero 17, p. 548–556 (germane)
  • Ökonomie, Naturwissenschaft und Mathematik [Ekonomio, naturscienco kaj matematiko]. En: Die neue Zeit. Wochenschrift der deutschen Sozialdemokratie. 24. 1905–1906, 2-a vol. (1906), kajero 27, p. 25–30 (germane)
  • Ursprung und Entwicklung des Begriffs der Seele [Ekonomia origino de la nocio de animo] (= Ergänzungshefte zur Neuen Zeit, kajero 6) Ŝtutgarto 1909 (germane)
  • Le Déterminisme économique de Karl Marx. Recherches sur l'Origine et l'Évolution des Idées de Justice, du Bien, de l'Âme et de Dieu [La ekonomia determinismo de Karlo Markso. Esploraĵoj pri la Origino kaj la evoluo de la ideoj de justeco, de la bono, de la animo kaj de dio]. V. Giard & E. Brière, Parizo, 1909 (Bibliothèque Socialiste Internationale, france)
  • Das Problem der Erkenntnis [La problemo de ekkono]. En: Die neue Zeit. Wochenschrift der deutschen Sozialdemokratie. 28. 1909–1910, 1-a vol. (1910), kajero 24, p. 836–844; kajero 25, p. 868–874 (germane)
  • Die französische Sprache vor und nach der Revolution. Übersetzt von Karl Kautsky jr. [La franca lingvo antaŭ kaj post la revolucio. Tradukita de Karlo Kaŭcko la pli juna] (= Ergänzungshefte zur Neuen Zeit, kajero 15), Ŝtutgarto, 1912 (germane)
  • Pol' Lafarg. Inst. K. Marksa i F. ·Engel'sa ; Socinenija. Pod red. D. Rjazanova. T 1 Gosizdat, Moskvo 1925 (Biblioteka naucnogo socializma)
  • Die Religion des Kapitals [La religio de la kapitalo]. Dietz Verlag, Berlino, 1930 (germane)
  • Das Recht auf Faulheit & Persönliche Erinnerungen an Karl Marx. Hrsg. und eingeleitet von Iring Fetscher [La rajto je pigro kaj Personaj memoraĵoj pri Karlo Markso. Ed. kaj enkondukita de Iring Fetscher]. Europäische Verlagsanstalt / Europa Verlag Vieno, Frankfurto ĉe Majno, 1966 (= Politische Texte, germane)
  • Vom Ursprung der Ideen. Eine Auswahl aus seinen Schriften von 1886 bis 1900. Hrsg. von Katharina Scheinfuß mit einem Nachwort von Dieter Kurz [Pri la origino de la ideoj. Elektaĵo el liaj verkoj de 1886 ĝis 1900. Ed. de Katharina Scheinfuß kun postparolo de Dieter Kurz]. Verlag der Kunst, Dresdeno, 1970 (= Fundus-Bücher 24/25, germane)
  • Essays zur Geschichte, Kultur und Politik. Hgg. von Fritz Keller [Eseoj pri la historio, kulturo kaj politiko. Ed. de Fritz Keller], Karl Dietz Verlag, Berlino, 2002 (germane)
  • Die Religion des Kapitals. Aus dem Frz. von Andreas Rötzer[La religio de la kapitalo. El la franca de Andreas Rötzer. Matthes & Seitz, Berlino, 2009, ISBN 978-3-88221-748-3 Berliner Arbeiterbewegung kajero V, germane)
  • Franz Mehring: Paul und Laura Lafargue [F.M.: Paŭlo kaj Laŭra Lafargo]. En: Die Neue Zeit XXX Jg., vol. 1 de la 8-a de decembro 1911, p. 337–343 (rete)
  • Eduard Bernstein: Paul Lafargue [E.B.: Paŭlo Lafargo]. En: Sozialistische Monatshefte. 16 = 18 (1912), kajero 1, p. 20–24
  • Lenin: Rede im Namen der SDAPR bei der Beisetzung von Paul und Laura Lafargue, 20. November (3. Dezember) 1911 [Lenino: Parolado nome de la SDLPR ĉe la entombigo de Paŭlo kaj Laŭra Lafargo, la 20-an de novembro (3-an de decembro) 1911]. En: W. I. Lenin. Werke. Vol. 17. Dietz Verlag, Berlino, 1962, p. 293–294 (angla versio, germane)
  • Sozialismus und Sozialdemokratie. Anarchismus – Utopia. Band 1, zum Teil aus den Bibliotheken der verstorbenen Sozialisten Paul und Laura Lafargue (Paris), Jakob Stern (Stuttgart), sowie der Bibliothek der Sozialistic Labor Party, central Committee, Section New York. (= Katalog 5 des antiquarischen Bücherlagers) [Socialismo kaj socialdemokratio. Anarĥiismo – utopio. Volumo 1, parte el la bibliotekoj de la forpasinta socialisto Paŭlo kaj Laŭra Lafargo (Parizo), Jakob Stern (Ŝtutgarto), kaj el la biblioteko de la Sozialistic Labor Party, central Committee, sekcio Novjorko. (= Katalogo 5 de la brokanta librostokejo]. Wiener Volksbuchhandlung Brand, Vieno, 1918 (germane)
  • Ruth Stolz: Karl Marx. Wie ich meinen Schwiegersohn erzog [R.S.: Karlo Markso. Kiel mi edukis mian bofilon]. Dietz Verlag, Berlino, 1969
  • Ruth Stolz: Einer der Begabtesten und Gründlichsten – zum 125. Geburtstag von Paul Lafargue [R.S.: Unu el la plej talentaj kaj plej ĝisfundemaj – okaze de la 125-a naskiĝtago de Paŭlo Lafargo]. En: Beiträge zur Geschichte der Arbeiterbewegung [Kontribuaĵoj al la historio de la laborista movado], Berlino, 1967, kajero 1
  • Helmut Dressler (Hg.): Ärzte um Karl Marx. Arbeit eines Studentenkollektivs der Medizinischen Fakultät an der Humboldt-Universität zu Berlin [H.D. (ed.): Kuracistoj ĉirkaŭ Karlo Markso. Laboraĵo de studenta kolektivo de la Medicina Fakultato ĉe la Humboldt-Universitato en Berlino]. Volk und Gesundheit, Berlino, 1970. En tio, p. 121–132: Paul Lafargue (germane)
  • William Henry Cohn: Paul Lafargue, Marxist disciple and French revolutionary socialist [W.H.C.: Paŭlo Lafargo, marksista disĉiplo kaj franca socialista revoluciulo]. Ann Arbor/Mich., 1972 (Phil. Diss. Univ. of Wisconsin, 1972, angle)
  • La Naissance du Parti ouvrier français. Correspondance inédite de Paul Lafargue, Jules Guesde, José Mesa, Paul Brousse, Benoît Malon, Gabriel Deville, Victor Jaclard, Léon Camescasse et Friedrich Engels . Réunie par Emile Bottigelli présentée et annotée par Claude Willard [La naskiĝo de la Franca Laborista Partio. Ne eldonitaj korespondaĵoj de Paŭlo Lafargo, 'Jules Guesde, José Mesa, Paul Brousse, Benoît Malon, Gabriel Deville, Victor Jaclard, Léon Camescasse kaj Frederiko Engelso. Kolektitaj de Emile Bottigelli, prezentita kaj prinotita de Claude Willard]. Éditions sociales, Parizo, 1981 (france).
  • Fritz Keller: Bibliographie deutschsprachiger Publikationen [F.K.: Bibliografio de germanlingvaj publikigaĵoj], en: Paul Lafargue: Geschlechterverhältnisse. Ausgewählte Schriften, hrsg. von Fritz Keller. Mit einer Einl. von Frigga Haug [P.L.: Rilatoj de la seksoj. Elektitaj verkoj, eld. de Fritz Keller. Kun enkonduko de Frigga Haug], Hamburgo / Berlino, Argument-Verlag, 1995, ISBN 3-88619-395-0, S. 266–268, Inhaltsverzeichnis [Enhavtabelo] (germane).
  • Fritz Keller: Paul Lafargue 1842–1911 (biografische Notizen) [F.K.: Paŭlo Lafargo 1842-1911 (biografiaj notoj); Verein für Geschichte der Arbeiterbewegung, Vieno, 1995 (Rete kun ligiloj al la unuopaj ĉapitroj en Marxists' Internet Archive, germane)
  • Leslie Derfler: Paul Lafargue and the Founding of French Marxism [L.D.: Paŭlo Lafargo kaj la fondado de franca marksismo], 1842-1882. Harvard University Press, Cambridge, Mass. 1991 (angle)
  • Leslie Derfler: Paul Lafargue and the Flowering of French Socialism [L.D.: Paŭlo Lafargo kaj la florado de franca socialismo], 1882–1911 Harvard University Press, Cambridge, Mass. 1998 (angle)
  • Stefanie Holuba: An der Grenze des Marxismus [S.H.: Ĉe la limo de marksismo] Dietz, Berlino, ISBN 3-89819-119-2 Vidu unitat.at Unitat 3/2002 (germane)
  • Oliver Kloss: Macht Arbeit frei? Ein Versuch über den Wert der Erwerbsarbeit [O.K.: Ĉu laboro liberigas? Eseo pri la valoro de laboro], en: Bernd Gehrke/ Wolfgang Rüddenklau (Hg.): Das war doch nicht unsere Alternative [B.G / W.R. (ed): Tio tute ne estis nia alternativo]. Verlag Westfälisches Dampfboot, Münster, 1999, p. 362–383, ISBN 3-89691-466-9. (germane)
  • Familie Marx privat [La familio Markso private]. Akademie Verlag, Berlino, 2005 ISBN 3-05-004118-8 (germane)

Retaj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(Laŭ la germana Vikipedio, Vilhelmo Lutermano, 2014-12-12)