Paul Linares

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Paul LINARES estis esperantisto de franca deveno, kiu vivis en la hispana urbo Kordovo (Andaluzio). Ekde la fondiĝo de la urba Esperanto-asocio dum la jaro 1909, li estis forta motoro kaj animisto de la loka movado por la internacia lingvo. Dum la unuaj jaroj de ekzisto, la aktivecoj de la urba asocio unuavice koncentriĝis je organizado de diverstemaj konferencoj en la plej gravaj kulturaj centroj de la urbo, kunlabore kun diversaj urbaj polikitaj asocioj; interalie dum la jaro 1911 Paul Linares gvidis la organizadon de multe atentata konferenco pri la temo "Esperanto kaj internaciismo" en la urba "Centro Junulara Respublikana" (Centro Juvenil Republicano).

Dum la periodoj 1909 ĝis 1911, 1911 ĝis 1913 kaj 1913 ĝis 1920, Paul Linares estis estrarano de UEA. Li elektiĝis honora membro de la asocio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]