Paul Otlet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kovrilo de la libro International Organisation and Dissemination of Knowledge de Paul Otlet

Paul Marie Ghuislain OTLET [pol maRI giLE otLE] (naskiĝis en Bruselo la 23-an de aŭgusto 1868, mortis samloke la 10-an de decembro 1944) estis belga bibliografo, teozofo, pacemulo kaj entreprenisto.

Paul Otlet estis filo de Edouard Otlet [edŭár], konata kiel „imperiestro de la tramvojoj”. Li studis juron, sed multe pli interesiĝis pri bibliografio kaj pro la familia kapitalo povis dediĉi sin dum la tuta vivo al sia pasio. Li, kun Henri La Fontaine, plievoluigis la „Dewey”-klasifikon por bibliotekoj (1876, nun ankoraŭ uzata en Nord-Ameriko) ĝis la apero de Universala Dekuma Klasifiko (UDK), unuafoje publikigita en 1905 kaj nun ĝenerale uzata en Eŭropo kaj Azio. Ankaŭ la normigita biblioteka slipo (12,5 x 7,5 mm) estas ilia kreaĵo.

Urboprojekto en Westende[redakti | redakti fonton]

La familio Otlet estis iniciatinto de tute nova ĉemara urbeto konstruita ekde 1895 en Westende (nun parto de Middelkerke, okcidente de Oostende). Dum la unua jardeko la planadon kontrolis Edouard, poste Paul. Ĉar la finpretigo de la projekto superis la financajn kapablojn de la familio, en 1906 venis pliaj financistoj kaj la familio perdis sian influon. Westende iĝis ŝatata somerumejo de la belga, franclingva financa kaj kultura elito. La urbeto estis komplete detruita dum la unua mondmilito. Poste venis aliaj konstruaĵoj kaj nur la stratoplano kaj malnovaj poŝtkartoj memorigas la originalan aspekton.

Eblas ke Westende estis etskala provo por grandega urboplanado de Heliopolis, antaŭurbo de Kairo, ankaŭ konstruita de belgaj financistoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]