Paul Sacher

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Paul Sacher (naskiĝinta la 28-an de aprilo 1906 en Bazelo; mortinta la 26-an de majo 1999 samurbe) estis svisa orkestrestro kaj mecenato.

Vivo

Sacher studis muziksciencon ĉe Karl Nef kaj orkestrodirektadon ĉe Felix Weingartner kaj elpaŝis jam tiutempe kiel fondinto de la Bazela Ĉambrorkestro kaj de la bazela loka grupo de la Internacia Societo por Nova Muziko. Sacher geedziĝis en 1934 kun Maja Hoffmann-Stehlin, vidvino de Emanuel Hoffmann, filo de Fritz Hoffmann-La Roche, fondinto de la samnoma farmaciaĵo-produktanto Hoffmann-La Roche. La monrimedoj ligitaj kun tio ebligis al li subteni gravajn, ofte ankaŭ amikajn komponistojn kiel Béla Bartók, Igor Stravinskij, Anton Webern kaj Alfredo Casella per mendoj de komponaĵoj; per tio li decide antaŭenigis la muzikon de la 20-a jarcento. La Fondaĵo Paul Sacher, kiun li fondis, nuntempe prizorgas la postlasaĵojn de komponistoj kiel Igor Stravinski kaj Anton Webern.

Sacher direktis kiel orkestrestro ankaŭ unuajn prezentadojn de la verkoj subtenataj de li, ekzemple en 1937 „Muziko por arĉinstrumentoj, frapinstrumentaro kaj celesto“ de Bartók, en 1940 „Simfonia peco por arĉorkestro“ de Ernst Krenek, en 1947 la „Concerto en Ré“ de Strawinski, en 1958 „Sonata per archi“ de Hans Werner Henze.

Aliaj mendoprenantoj estis Boris Blacher, Henri Dutilleux, Wolfgang Fortner, Cristóbal Halffter, Paul Hindemith, Heinz Holliger, Arthur Honegger, Jacques Ibert, Witold Lutosławski, Gian Francesco Malipiero, Frank Martin, Bohuslav Martinů, Peter Mieg, Wolfgang Rihm, Rolf Urs Ringger, Michael Tippett, Sándor Veress kaj aliaj.[1] Al la malfruromantisma muziko de Richard Strauss Sacher ne havis rilaton, tamen li donis al li la mendon por la Metamorphosen für 23 Solostreicher, por helpi lin en lia ekonomia kaj financa mizero post la kolapso de Germanujo pro la Dua Mondmilito; la verkon unuafoje prezentis je la 25-a de januaro 1946 la Collegium Musicum Zürich.[2]

En 1933 Paul Sacher fondis la Schola Cantorum Basiliensis. En 1941 sekvis la fondado de Collegium Musicum Zürich.

Klaran omaĝon lia sistema antaŭenigo de moderna muziko spertas aankaŭ en la lastaj ĉapitroj de la romano Doktor Faustus de Thomas Mann, okaze de prezentado de la romanheroo Adrian Leverkühn (kiu en si unuigas trajtojn de Mahler kaj Schönberg) en Svisujo.

Referencoj

  1. Vidu Verzeichnis der im Auftrag Paul Sachers komponierten Werke, bei Mosch, pj. 251–262
  2. Beim Künstler steht immer die Arbeit im Vordergrund, Paul Sacher im Gespräch mit Ferenc Bónis, 17-an de novembro 1995, Mosch, pj. 65 kaj 264.

Literaturo

Ligoj eksteren