Paul Schuster Taylor
Paul Schuster TALOR (naskiĝis en 1895 en Sioux City; mortis en 1985 en San Francisco, Usono) estis socie engaĝita socisciencisto. De 1922 ĝis sia emeritiĝo li estis profesoro pri ekonomio ĉe la universitato de Kalifornio ĉe Berkeley.
Vivo
Taylor partoprenis esplorprojekton kadre de la New Deal kaj dokumentis kune kun sia edzino, la fotistino Dorothea Lange, kaj la mizeron de kamparaj laboristoj dum la depresio kaj la malliberigon de japanaj usonanoj dum la dua mondmilito.
Verkoj
Inter aliaj:
- California Farm Labor, 1937
- American Exodus (kun Dorothea Lange), 1939.