Paul Siefert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paul Siefert
Paul Siefert, 1649
Paul Siefert, 1649
Persona informo
Naskiĝo 23-an de majo 1586 (1586-05-23)
en Gdańsk
Morto 6-an de majo 1666 (1666-05-06) (79-jaraĝa)
en Gdańsk
Tombo Mariapreĝejo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo komponistoorgenisto
vdr

Paul Siefert (ankaŭ: Sibert, Sivert, Syfert aŭ Paulus Syfertius, baptita je la 28-a de junio 1586 en Dancigo; † 6-a de majo 1666 samloke) estis orgenisto kaj komponisto de la Nordgermana Orgenskolo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Siefert estis en la jaroj 1607 kaj 1608 dank al stipendio de la Danciga urbokonsilantaro lernanto de Sweelinck en Amsterdamo. Post la reveno li iĝis vicorgenisto en Dancigo. Ekde 1611 ĝis 1616 li estis orgenisto unue ĉe la malnovurba preĝejo en Königsberg (hodiaŭ Kaliningrad), poste en Varsovio ĉe la kortegokapelo de Sigismundo la 3-a de Pollando. Je la 23-a de septembro 1623 oni vokis lin al orgenisto de la preĝejo Marienkirche en Dancigo.

Siefert provis defendi sin kontraŭ sian kontraŭulo, la Varsovia kapelestro Marco Scacchi. Ambaŭ komponistoj publikis dum sia disputo plurajn muzikajn kolektojn.

Christoph Bernhard kaj Andreas Neunhaber estis lernanto ĉe Siefert.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Voĉkantaj-verkokolektoj[redakti | redakti fonton]

  • Psalmen Davids nach frz. Melodey oder Weise in Music componirt (Dancigo 1640)
  • Canticum seu Symbolum … Te Deum laudamus (Dancigo 1642)
  • Anticribratio musica ad avenam Scacchianam (Dancigo 1645)
  • Epithalamium … Regis Reginaeque Poloniae (Dancigo 1646); originalo perdiĝis, sed la reprinto konserviĝis en Psalmorum Davidicorum
  • Psalmorum Davidicorum, Ad Gallicam melodiam … pars II (Dancigo 1651); enhavas intrumentverkon Canzon à 8
  • Melisma harmonicum in honorem … Consulis Gedanensis Friderici Eleri (Dancigo 1647?); malaperinta

Orgenverkoj[redakti | redakti fonton]

  • Variation über „Puer natus in Bethlehem“
  • Choralvariation „Nun komm der Heiden Heiland“ (anonima; eldonita sub la nomo de Siefert)
  • Paduane
  • Fantasia
  • „Benedicam Dominum“ (laŭ moteto de Orlando di Lasso)
  • 13 Fantasien (aŭtenteco pridisputata)

Muzikteoriaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Anticribratio musica ad avenam Scacchianam (Dancigo 1645)
  • Examen musicum (Breslau 1649); malaperinta

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • M. Seiffert: „Paul Siefert. Biographische Skizze“, Vierteljahrsschrift für Musikwissenschaft VII, 1891
  • C.-A. Moberg: ”Om Paul Sieferts ’Psalmen Davids’ 1651”, Eripainos Uusi Musiikkilehti VII/VIII, 1957
  • C. Dahlhaus (hrsg. unter W. Wiora): „Cribrum musicum. Der Streit zwischen Scacchi und Siefert“, in Norddeutsche und nordeuropäische Musik (Referate der Kieler Tagung 1963), Kieler Schriften zur Musikwissenschaft XVI, Kassel 1965
  • W. Nitschke: „Zu Paul Sieferts Psalmen“, Kongreßbericht Bonn 1970

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]