Paul Whiteman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paul Whiteman kun sia orkestro en 1921.

Paul Whiteman (* 28-an de marto 1890 en Denvero, Koloradio; † 29-an de decembro 1967 en Doylestown, Pensilvanio) estis usona orkestrodirektisto kaj bandestro.

Vivo

Whiteman komence muzikis kiel violonisto en simfoniaj orkestroj. En 1918 li fariĝis direktisto de la orkestro de Hotelo Fairmont en San Francisco. Kun ĉi tiu orkestro li akceptis en 1920 dungitecojn en Atlantic City kaj Novjorko kaj koncertvojaĝis kun ĝi en 1923 en Eŭropo. La orkestro havis preskaŭ simfonian grandon kaj estis komerce tre sukcesa. Tio ebligis al Whiteman, dungi esencan nombron da junaj, blankulaj ĵazmuzikistojn , el kiuj multaj dum la sekvaj jaroj mem karieris kiel bandestroj aŭ soloistoj dum la svingepoko. Al tiuj apartenis aparte Jack Teagarden, Frank Trumbauer, Bunny Berigan, Joe Venuti, Eddie Lang , gefratoj Tommy Dorsey kaj Jimmy Dorsey samkiel Bix Beiderbecke kaj Bing Crosby. En 1924 la orkestro transprenis en Novjorko la unuan prezentadon de Rhapsody in Blue de George Gershwin, kiun instrumentigis la aranĝisto de Whiteman, Ferde Grofé. Whiteman direktis la orkestron ĝis meze de la 1940-aj jaroj ka fariĝis poste muzikestro ĉe radiostacio „ABC“.

La sono de la orkestro de Whiteman ne estas komparebla kun tiu de la ĉefaj nigrulaj bandoj tiutempaj, precipe pro ĝiaj parte komplikaj kaj pompaj aranĝaĵoj; tamen kelkaj sondiskaj registraĵoj estas interesaj pro tio, ke ĝi multloke dokumentas la komencojn de la supre nomitaj muzikistoj kun aŭskultindaj solooj. La muzikan stilon de Whiteman oni ankaŭ nomas simfonia ĵazo. Ĉi tiu sono baldaŭ evidentiĝis kiel tre sukcesa, ĉar la unua surdiskigo de Whiteman, Whispering el septembro de 1920 vendiĝis preskaŭ dumilionoble kaj fariĝis per tio la unua milionvendaĵo de la populara muziko. Per 3,4 milionoj da venditaj diskoj lia titolo Three O'Clock In The Morning, publikigita septembron de 1922, estis eĉ pli enspeza. Krom ĉi tiuj pecoj li sukcesis entute pluajn 29 unuajn rangojn en la furorkanta ranglisto.

La kvara edzino de Paul Whiteman estis filmaktorino Margaret Livingston (1900-1984).

Literaturo

  • George T. Simon: The Big Bands. Antaŭparolo de Frank Sinatra. 3-a prilaborita eldono. Novjorko: Macmillan Publishing Co und London: Collier Macmillan Publishers, 1974, S. 452-455

Eksteraj ligiloj