Paul kaj Prosper Henry

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Paul-Pierre Henry (Paul Henry) kaj lia frato Prosper-Mathieu Henry (Prosper Henry) estis francaj optikistoj kaj astronomoj.

Ili fabrikis lornojn kaj instrumentojn por la observatorioj, malkovris dekvar asteroidojn kaj partoprenis je la projekto de « Carte du Ciel » (« Ĉiela Mapo »).

La Minor Planet Center kreditas alterne ĉiun fraton de la malkovro de po sep asteroidoj, sub la nomoj de "P. P. Henry" kaj "P. M. Henry"

Kune malkovritaj asteroidoj : 14
Kreditita al Prosper Henry (P. M. Henry)   Kreditita al Paul Henry (P. P. Henry)
125 Liberatrikso 11-a de septembro 1872 126 Veledo 5-a de novembro 1872
127 Johano 5-a de novembro 1872 141 Lumeno 13-a de januaro 1875
148 Galio 7-a de aŭgusto 1875 152 Atalo 2-a de novembro 1875
154 Berto 4-a de novembro 1875 159 Emilio 26-a de januaro 1876
162 Laŭrencio 21-a de aprilo 1876 164 Evo 12-a de julio 1876
169 Zelio 28-a de septembro 1876 177 Irmo 5-a de novembro 1877
186 Celuto 6-a de aprilo 1878 227 Filozofio 12-a de aŭgusto 1882


Eksteraj ligiloj