Paul von Thurn und Taxis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Paul von Thurn und Taxis

Paul Maximilian Lamoral Prinz von Thurn und Taxis (naskiĝinta la 27-an de majo 1843 en Kastelo Donaustauf ĉe Regensburg; mortinta la 10-an de marto 1879 en Cannes, Francujo), estis la tria ido de Princo Maximilian Karl von Thurn und Taxis kaj de lia dua edzino Mathilde Sophie zu Oettingen-Oettingen und Oettingen-Spielberg (1816–1886).

Amikeco kun Ludoviko la 2-a de Bavarujo[redakti | redakti fonton]

Laŭ deziro de la patro de Paul, Maximilian, tiun ĉi akceptis Maksimiliano la 2-a la 15-an de novembro 1861 en la bavaran armeon kiel oficiro. Pro tio li fariĝis la 1-an de majo 1863 en la aĝo de 18 jaroj ordonportista oficiro de la tiama kronprinco Ludoviko. Ludoviko kaj Paul fariĝis intimaj amikoj, kiam ili en septembro de 1863 pasigis tri semajnojn kune en Berchtesgaden. Post surtroniĝo de Ludoviko en la jaro 1864 Paul plirangiĝis la 18-an de januaro 1865 al persona adjutanto de la reĝo. Dum la sekvaj du jaroj oni ofte komparis la belecon de Paul von Thurn und Taxis kun tiu de la juna reĝo. Li fariĝis la plej intima amiko kaj konfidato de la reĝo.

Kiel la rilato de la reĝo kun Richard Wagner tiu al sia adjutanto Paul ja same malhavis seksan eron, tamen estis nepre famoj en Munkeno, ke Ludoviko amoras kun sia adjutanto. Paul verŝajne skribis taglibron, sed tio ĉi estis – kiel ĉio alia pri li en la arĥivoj de la familio Thurn und Taxis en Regensburg - neniigita.

Paul von Thurn und Taxis kiel Lohengrin

Paul kaj Ludoviko celebris kune sian pasion por Richard Wagner kaj la teatro. Paul estis talentita per bela voĉo kaj kantis plurfoje antaŭ la reĝo. Jen aparte menciindas la festo de la 20-a datreveno de Ludoviko la 25-an de aŭgusto 1865, celebrata ĉe Alpsee en Hohenschwangau. Wagner estis studinta kun Paul parton de la opero Lohengrin . Estis elspeze ekipita: Paul – transvestita kiel Lohengrin – surhavis arĝente brilan kirason. Artefarita cigno trenis lin trans la lagon, kaj elektra lumo prilumis la scenon.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Georg Jacob Wolf, 1926. König Ludwig II. und seine Welt. Dua eldono, p. 196.