Pauline von Metternich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Princino Pauline Metternich. Pentraĵo de Franz Xaver Winterhalter el 1860

Pauline Clementine Marie Walburga Fürstin von Metternich-Winneburg zu Beilstein, denaska Gräfin Sándor von Szlavnicza, (naskiĝinta la 25-an de februaro 1836 en Vieno; mortinta la 28-an de septembro 1921 samurbe) estis aŭstra salonestrino, kiu aktivis precipe en Parizo kaj Vieno.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Princino Metternich ĉe la plaĝo. Pentraĵo de Eugène Boudin, proksimume 1865

Pauline von Metternich estis de-patrine nepino de ŝtata kanclero Klemens von Metternich (1773–1859). Ŝi geedziĝis en 1856 sian onklon Klemens von Metternich (1829–1895), per kio la maljuna princo Klemens samtempe fariĝis ŝia bopatro. Ekde 1856 sendito en Dresdeno kun kompetenco por ĉiuj saksaj ŝtatoj, Richard estis ekde 1859 ĝis 1871 aŭstra ambasadoro en Parizo, kie lia edzino pokaze ludis pintan rolon en la socia vivo. Aparte fama kaj stilkrea fariĝis ŝia salono en Parizo dum la Dua Franca Imperio, kiu stampis tutan generacion de salonestrinoj kaj salonoj. En 1871 la paro revenis al Vieno.

Pledo kaj helpo por Wagner[redakti | redakti fonton]

Kiel „ambasadorino“ en Parizo ŝi estis amika kun imperiestro Napoleono la 3-a kaj imperiestrino Eugenia de Montijo. La imperiestro ŝin treege adoris kaj pledis, por komplezi ŝin, en la pariza socio je la antaŭtempo de la Francuja-Prusuja Milito tre disputate, por la verkoj de Richard Wagner; Laŭ ŝia iniciato li vere ordonis en 1861 la prezentadon de Tannhäuser ĉe la pariza opero.[1] Ŝia engaĝiĝo por Wagner instigis la komponiston retrorigarde al la spritaĵo, du imperiestroj subtenis lin „pro afableco“: Napoleono la 3-a pro princino Metternich, imperiestro Vilhelmo la 1-a pro grafino Marie von Schleinitz.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Komparu Carl Friedrich Glasenapp: Das Leben Richard Wagners. Lepsiko 41905, vol. 3, p. 250.
  2. Komparu Cosima Wagner: Die Tagebücher. Munkeno 1976 sj., vol. 2, p. 347 (10-an de majo 1879).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Noto en la Deutsche Biographische Enzyklopädie
  • Octave Aubry: L'Impératrice Eugénie. Rentsch, Erlenbach-Zuriko 1937.
  • Jules Gesztesi: Pauline Metternich. Ambassadrice aŭ Tuileries. Flammarion, Paris 1947.
  • Theophila Wassilko: Fürstin Pauline Metternich. Oldenbourg, München 1959.

Ligoj eksteren[redakti | redakti fonton]