Chardonne VD

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Paully)
- La mallongigo VD en Chardonne VD staras por la svisa Kantono Vaŭdo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Chardonne.

Chardonne
Blazono de Chardonne
Blazono de Chardonne
Blazono de Chardonne
Chardonne
Chardonne
Chardonne
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Riviera-Pays-d'Enhaut
Koordinatoj  46° 28′ 36″ N 6° 49′ 37″ O / 46.47667 °N, 6.82694 °O / 46.47667; 6.82694 (mapo)Koordinatoj: 46° 28′ 36″ N 6° 49′ 37″ O / 46.47667 °N, 6.82694 °O / 46.47667; 6.82694 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2755
Areo 10,32 km²
Alteco 586 m super marnivelo
Poŝtkodo 1803
Komunumkodo 5882
Mapo de Chardonne
Mapo de Chardonne
Mapo de Chardonne
vdr

Chardonne estas komunumo en la distrikto Riviera-Pays-d’Enhaut en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 2755 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Chardonne situas ĉe la norda bordo de Lago Lemano, 17 kilometrojn oriente de Laŭzano kaj 3 kilometrojn okcidente de Vevey. La rivero "La Salence" formas ĝian okcidentan limon kun Saint-Saphorin (Lavaux). La plej alta punkto de la komunumo estas kulmino de monto Mont Pèlerin kun alteco de 1080 m s.m., sur kiu situas sendoturo de Swisscom. Al la komunumo apartenas la vilaĝo Chardonne kaj la vilaĝetoj Baumaroche, Monts de Chardonne kaj Paully. Apud la lagobordo ekzistas tendumejo.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 10,32 km², de kiuj 32,8% estas kovritaj de arbaro, 50,5% servas por agrikulturo kaj 15,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Chardonne limas en nordo al Granges, en nordnordoriento al Attalens (FR), en oriento al Jongny, en sudoriento al Corsier-sur-Vevey, en sudo al Corseaux, en sudokcidento al Lago Lemano, en okcidento al Saint-Saphorin (Lavaux), kaj en nordokcidento al Puidoux.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Chardonne pasas la kantona ĉefvojo n-ro 12 de Friburgo al Vevey kaj la svisa aŭtovojo A9, kies plej proksima alveturejo situas ĉe la vojnodo kun la svisa aŭtovojo A12 tri kilometrojn oriente de la komunumo. Ĉe la lagobordo tra la komunumo pasas krome la kantona ĉefvojo n-ro 140 de Vevey al Laŭzano. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita pere de la funikularo de Vevey tra Chardonne al Mont-Pèlerin.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Chardonne datiĝas el la jaro 1001 kiel Cardona. Ĝis 1079 Chardonne apartenis al la Abatejo Saint-Maurice, poste ĝi estis parto de la Grandparoĥo Corsier. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Chardonne apartenis al la Voktejo Laŭzano, civiljure ĝi tamen estis ek de 1706 administrita de la Voktejo Oron. En 1798 estis kreiita la politika komunumo Chardonne, kiu estis atribuita al la Distrikto Vevey, kiu ĝis 1803 apartenis al la Kantono Lemano kaj poste al la tiam fondita Kantono Vaŭdo.[3]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Chardonne VD mortis hungara pianisto Emánuel Moór.

Apartaĵoj[redakti | redakti fonton]

Chardonne estas parto de la Vitejo de Lavaux. Ĉiuj jaroj je la fino de majo okazas, kiu altiras multnombrajn svisajn kaj fremdajn vizitantojn.[4]

Sur la teritorio de Chardonne situas le Mont Pèlerin, monto, kie situas tibet-budhisma monaĥejo kaj esplorcentro, same kiel en Rikon ĉe Zell ZH.

Ĝemelaj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Chardonne estas ĝemela komunumo kun Barbezieux-Saint-Hilaire, en departemento Charente en Francio, de 1986.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]