Paulo Sérgio Viana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Paulo Sérgio Viana
Persona informo
Naskiĝo 8-an de septembro 1948 (1948-09-08) (75-jaraĝa)
en Taubaté
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Paulo Sérgio VIANA [paŭlu 'sεRĵju vi'ânə]. Aktiva brazila esperantisto, kuracisto. Tradukis la verkojn La alienisto, Postmortaj rememoroj de Brás Cubas kaj Dom Casmurro de Machado de Assis kaj Sano: Strategio por Ŝanĝo de Mário M. Chaves. Li ankaŭ estas la tradukinto de la verko Socia Rolo de Kromamantoj de Agenita Ameno. Li publikigis plurajn primedicinajn artikolojn en la gazeto Monato. Plurfoja laŭreato de Belartaj Konkursoj de UEA en 2002-2008.

Lian novelon Sekretoj, premiita dum la Belartaj Konkursoj de UEA 2002, tradukis en la ukrainan Viktor Pajuk (Vsesvit, 2007, 2-3).

En recenzo pri antologio de mikronoveloj Paulo S. Viana resumas la gravecon de rakontado por la homa vivo:

Citaĵo
 Unu el la plej karakterizaj inklinoj de la homo estas... rakontado. Ĝi estas parto de la homa historio. Oni preskaŭ rajtas diri, ke homoj ne vivas sen rakontado, ĉu pri veraj, ĉu pri fikciaj aferoj. Ŝajne, la perparola transdonado de spertoj al aliaj kunhomoj havas ian mensan funkcion. Ĉu ĝi helpas la ekvilibron de la mensa sano de la rakontanto? Ĉu ĝi helpas la rakontantojn, eĉ kiam temas pri fantaziaj rakontoj? Ĉu ankaŭ aŭskultantoj ricevas helpon por elteni la krudecon de la vivo en nia mondo? Fakto estas, ke dum jarmiloj la homoj rakontis siajn kaj aliulajn spertojn, en obseda ofteco: homoj ne vivas sen rakontado.[1] 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Paulo S. Viana, "Mikrorakontoj: Nova literatura ĝenro?" en blogo esperanta retradio, kie eblas kaj legi kaj sonaŭskulti la tekston. Alirita la 9an de Junio 2021.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]