Paulus (Mendelssohn)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
"La konvertado de Paŭlo", pentraĵo de Caravaggio
Felix Mendelssohn Barholdy kiel 30-jarulo

Paulus (Paŭlo, opus 36) estas krom Elias la unua el la du finfaritaj oratorioj de Felix Mendelssohn Bartholdy. Ĝi temas pri la vivo kaj verkaro de Sankta Paŭlo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Frankfurta Cäcilien-Chor mendis je Mendelssohn en 1831 antaŭ lia grandaturneo al Parizo Paŭlo-oratorion. En 1832 post lia reveno al Berlino li ekverkis. Inspirite de Bach kaj Händel Mendelssohn deziris, ke lia amiko Julius Schubring kreu tekston el citaĵoj el al biblio, kaj la enigon de ĥoraloj „el la kantaro… tute laŭ maniero de la Bach-a Passion“ (letero al Schubring, 22-an de decembro 1832).

Adolf Bernhard Marx, kiu ankaŭ partoprenis je la verko, kontraŭis la intencon, nomis la ĥoralojn kiel misaj, tamen Mendelssohn restis je sia plano. En 1834 la teksto pretis, tiel ke Mendelssohn povis ekkomponi. Li tamen ne finverkis ĝis la planita praprezentado en printempo 1836. Anstataŭe ĝi okazis kelkajn semajnojn poste dum pentekosto okaze de la 18-a Malalt-Rejnlanda Muzikfestivalo 1836. Mendelssohn poste prilaboris la verkon por la presado. En ĉi tiu versio li prezentis ĝin anglalingve kiel St. Paul oktobre 1836 en Liverpool. Dum la sekvaj dek ok monatoj ĝi estis prezentata 50 pluajn fojojn.

Enhavo kaj strukturo[redakti | redakti fonton]

Mendelssohn celtrafe elektis la scenojn por sia Paulus. La oratorio, subdividita en du partojn, priskribas la evoluon de Saŭlo al Paŭlo, je kio la unua parto prezentas lian persekutadon de kristanoj kaj la travivaĵon, kiam al li aperas antaŭ Damasko Kristo. La dua parto raportas pri lia laboro kiel misiisto kaj la danĝeroj ligitaj al tio. Ke Mendelssohn ne utiligis drame altvalorajn scenojn, ekz. tiu en la malliberejo de Filipio kaj tiu de la tribunalo de Cezareo, oni ofte bedaŭris, sed verŝajne li prefere volis rakonti kaj interpreti la Agoj de la Apostoloj, ol prezenti la personecon de Paŭlo. La tono de la dua parto ege similas al prediko. En la fina ĥoraĵo Mendelssohn konkludas, ke ne nur Paŭlo travivas la justecon de Dio pro sia persistemo, „sed ĉiuj, kiuj amas lian apreaĵon“. Per tio la oratorio ankaŭ estas apelo por konvertado.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

(laŭvice de a numeroj)

Unua parto

1. Uverturo (temo de n-o 16 kaj fugo)

2. Ĥoro („Herr, der du bist der Gott“)

3. Ĥoralo („Allein Gott in der Höh’ sei Ehr“)

4. Recitativo kaj dueto („Die Menge der Gläubigen war ein Herz“ / „Wir haben ihn gehört“ / „Und bewegten das Volk“)

5. Ĥoro („Dieser Mensch hört nicht auf zu reden Lästerworte“)

6. Recitativo kun ĥoro („Und sie sahen auf ihn alle“ / „Weg, weg mit dem“)

7. Ario („Jerusalem! Die du tötest die Propheten“)

8. Recitativo kaj ĥoro („Sie aber stürmten auf ihn ein“ / „Steiniget ihn! Er lästert Gott!“)

9. Recitativo kaj ĥoralo („Und sie steinigten ihn“ / „Dir, Herr, dir will ich mich ergeben“)

10. Recitativo („Und die Zeugen legten ab ihre Kleider“)

11. Ĥoro („Siehe! Wir preisen selig, die erduldet haben“)

12. Recitativo kaj ario („Saulus aber zerstörte die Gemeinde“ / „Vertilge sie, Herr Zebaoth!“)

13. Recitativo kaj ariozo („Und zog mit einer Schar gen Damaskus“ / „Doch der Herr vergisst die seinen nicht“)

14. Recitativo kun ĥoro („Und als er auf dem Wege war“ / „Saul! Was verfolgst du mich?“)

15. Ĥoro („Mache dich auf! Werde Licht!“)

16. Ĥoralo („‚Wachet auf!‘ ruft uns die Stimme“)

17. Recitativo („Die Männer aber, die seine Gefährten waren“)

18. Ario („Gott, sei mir gnädig nach deiner Güte“)

19. Recitativo („Es war aber ein Jünger zu Damaskus“)

20. Ario kun ĥoro („Ich danke dir, Herr, mein Gott“ / „Der Herr wird die Tränen von allen Angesichtern abwischen“)

21. Recitativo („Und Ananias ging hin“)

22. Ĥoro („O welch eine Tiefe des Reichtums der Weisheit und Erkenntnis Gottes!“)


Dua parto

23. Ĥoro („Der Erdkreis ist nun des Herrn“)

24. Recitativo („Und Paulus kam zu der Gemeinde“)

25. Duettino („So sind wir nun Botschafter an Christi statt“)

26. Ĥoro („Wie lieblich sind die Boten, die den Frieden verkündigen“)

27. Recitativo kaj ariozo („Und wie sie ausgesandt vom heiligen Geist“ / „Lasst uns singen von der Gnade des Herrn“)

28. Recitativo kaj ĥoro („Da aber die Juden das Volk sahen“ / „So spricht der Herr: ich bin der Herr“ / „Und stellten Paulus nach“)

29. Ĥoro kaj ĥoralo („Ist das nicht, der zu Jerusalem verstörte alle?“ / „O Jesu Christe, wahres Licht“)

30. Recitativo („Paulus aber und Barnabas sprachen“)

31. Dueto („Denn also hat der Herr geboten“)

32. Recitativo („Und es war ein Mann zu Lystra“)

33. Ĥoro („Die Götter sind den Menschen gleich geworden!“)

34. Recitativo („Und nannten Barnabas Jupiter und Paulus Mercurius“)

35. Ĥoro („Seid uns gnädig, hohe Götter!“)

36. Recitativo, ario kaj ĥoro („Da das die Apostel hörten“ / „Wisset ihr nicht?“ / „Aber unser Gott ist im Himmel“)

37. Recitativo („Da ward das Volk erreget wider sie“)

38. Ĥoro („Hier ist des Herrens Tempel“ / „Steiniget ihn! Er lästert Gott!“)

39. Recitativo („Und sie alle verfolgten Paulus auf seinem Wege“)

40. Kavatino („Sei getreu bis in den Tod“)

41. Recitativo („Paulus sandte hin und ließ fordern die Ältesten“)

42. Ĥoro kaj recitativo („Schone doch deiner selbst“ / „Was machet ihr, dass ihr weinet?“)

43. Ĥoro („Sehet, welch eine Liebe hat uns der Vater erzeiget“)

44. Recitativo („Und wenn er gleich geopfert wird“)

45. Fina ĥoro („Nicht aber ihm allein, sondern allen, die seine Erscheinung lieben“)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]