Paulus Antonius Schendeler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paulus Antonius Schendeler
Persona informo
Naskiĝo 26-an de februaro 1878 (1878-02-26)
en 's-Hertogenbosch
Morto post 1936
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo esperantistoinstruisto
vdr

Paulus Antonius SCHENDELER (sĥendeler) (nask. la 26-an de februaro 1878 en 's-Hertogenbosch, mortodato nekonata, tamen post 1936) estis nederlanda instruisto ("profesoro") de geografio en komerc- kaj reallernejo.

Esperanta agado[redakti | redakti fonton]

Schendeler estis esperantisto de 1909. Li verkis propagandajn artikolojn kaj gvidis kursojn. Speciale li okupis sin pri unueca elparolo de Esperanto kaj publikigis pri tiu temo bone fundamentitajn artikolojn. Schendeler redaktis la gazeton „Semereto“ en 1916 kaj eldonis sub la sama titolo detalan kurson. Li verkis lernolibron, ekzameno-sinprovilon kaj lernilon por lernejo. De 1921 (7a Kongreso de la katolikaj esperantistoj en Nijmegen, Nederlando) ĝis minimume 1929 li servis kiel ĝenerala sekretario de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE).


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.