Pavel Bermondt-Avalov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pavel Bermondt-Avalov
Pavel Bermondt-Avalov
Generalo
Naskiĝo 1884
en
Morto 1973
en
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Pavel Rafaloviĉ BERMONDT-AVALOV (ruslingve Павел Рафалович Бермонт-Авалов), (naskiĝis en 1884, mortis en 1973) estis kartveldevena, usura kozako, kiu fariĝis militsinjoro kaj generalo.

Oni nomumis Bermondt-Avalov kiel estron de germana-rusa armeo (ofte kromnomita la "Bermontanoj"), kiu celis kontraŭi la bolŝevikojn dum la rusia enlanda milito. Sed Bermondt opiniis, ke la komunistoj estis venkeblaj eĉ sen lia helpo, kaj anstataŭe preferis ataki la freŝdate sendependajn Litovion kaj Latvion. Li kreis "Specialajn Rusajn Korpojn", kiuj ĉefe konsistis el baltaj germanoj kaj rusaj kaptintoj. Li estis unu el la malmultaj kontraŭrevoluciaj generaloj, kiu videble subtenis monarkismon.

Bermondt-Avalov estis rangaltigita kiel Majoro-Generalo en 1918. Li ekkomandis la blankan armeon de la balta regiono. En 1919 liaj soldatoj kuniĝis kun tiuj de la generalo Rüdiger von der Goltz por krei "Okcidentan Volontulan Armeon", kiu provis proklami "Okcidentan Centran Registaron" en Rigo. La Bermontianoj estis tamen venkitaj de la litova-latva-estona armeo.

Pavel Bermondt-Avalov elmigris al okcidenta Eŭropo, kie li verkis siajn memuarojn kaj amikiĝis kun nazioj. Li mortis en Novjorko en 1973.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Bermondt-Avaloff Pavel, Im Kampf gegen den Bolschevismus. Erinnrerungen von..., Hamburg 1925.
  • Paluszyński Tomasz, Walka o niepodległość Łotwy, Warszawa 1999.
  • Валерий Клавинг, Гражданская война в России: Белые армии. Военно-историческая библиотека, Мaсквa, 2003.