Pavel Melnikov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
portreton de Pavel Melnikov pentris en 1876 Ivan Kramskoj

Pavel Ivanoviĉ MELNIKOV (ruse Па́вел Ива́нович Ме́льников pseŭdonomoj: Andrej Peĉerskij kaj Melnikov-Peĉerskij) naskiĝis la 6-an de novembro n.s. 1818 en Niĵnij Novgorod mortis la 13-an de februaro 1883 samurbe estas elstara rusa verkisto, etnografo kaj bona spertulo pri la rusa vivmaniero.

Liaj gepatroj nomiĝis Ivan Ivanoviĉ Melnikov kaj Anna Pavlovna, kiuj apartenis al la mezriĉa nobelaro. La patro estis militisto, kiu ĉesigis sian servadon post naskiĝo de la filo. La patrino estis dommastrino, kiu multe edukis la knabon kaj kutimigis lin legi la rusan literaturon tre frue.

En 1834 Pavel sukcese finis lokan gimnazion kaj samjare venis en la filologian fakultaton de la Kazana Universitato. En 1837 li tie diplomiĝis kaj devis plu servi kiel ordinara instruisto malproksime. Samjare mortis lia patro (la patrino mortis en 1835) kaj do Pavel iĝis plena orfo.

Lia laborkampo estis en Transvolga regiono, ĉefe en Permja gubernio, kie funkciis multaj ermitejoj de la persekutitaj malnovritanoj. Skismo aŭ Raskol okazinta en la 17-a jarcento provokis disiĝon de Rusa Ortodoksa Eklezio je du partoj.

malnovritaninoj en1897

Kiel oficisto de la Ministerio pri la internaj aferoj li multe vojaĝis tra la regiono cele konatiĝi kun ties vivmaniero kaj preventi ajnan kontraŭleĝan agadon. Ankaŭ li provis revenigi certajn grupojn de la malnovritanoj al oficiala branĉo de Rusa Ortodoksa Eklezio. Tio ĉi estis parte realigita. Iom poste Melnikov klopodis malpliigi persekutojn, por ke tiuj povu libere vivi kaj labori.

Siajn impresojn kaj grandan sperton li komencis publiki en diversaj revuoj kaj periodaĵoj. Pro lia civila statuso li ne rajtis subskribi la artikolojn per sia reala nomo, tial aperis liaj pseŭdonomoj Andrej Peĉerskij kaj pli ofte uzata Melnikov-Peĉerskij.

Ekde 1859 Melnikov eldonis gazeton "Rusa taglibro", en kiu li sukcesis aperigi kelkajn siajn verkojn. Tamen lia servado en la Ministerio pri internaj aferoj deprenis multe da tempo kaj liaj estroj ne aprobis lian kroman agadon. Aprile de 1864 li atingis altan 4-an rangon "Efektiva ŝtatkonsilisto" (t.e. generalo) kaj aŭguste de 1866 eksiĝis. De tiam li loĝis en Moskvo.

Grave malsana kadukulo en 1881 retranslokiĝis al sia naskiĝurbo Niĵnij Novgorod, kie li mortis en 1883. Lin oni sepultis en tombejo de loka monakejo.

Du ĉefverkoj

En historio de la rusa literaturo Melnikov restis ĉefe kiel aŭtoro de du romanoj pri vivo de kelkaj malnovritaj familioj: duvoluma "En la arbaroj" (1871-1874) kaj duvoluma "En la montoj" (1875-81). Ties ĉapitroj aperis unu post la alia dum dek jaroj kaj tuj allogis atenton de legantoj. Verkado deprenis multajn vivfortojn de la aŭtoro kaj la lastajn ĉapitrojn li jam ne sukcesis mem skribi kaj diktis al la familianoj. Ambaŭ libroj estis filmitaj en 2010 kaj havis furoron en Rusio kaj alilande.



Averto: Defaŭlta ordiga ŝlosilo "1818" anstataŭigas pli fruan defaŭltan ordigan ŝlosilon "Melnikov, Pavel".

Eksteraj ligiloj

  • [1] biografio kaj bibliografio ruse
  • [2] "En la arbaroj" teksto ruse
  • [3] biografia video