Pavel Morozov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pavel Morozov
Persona informo
Naskiĝo 14-an de novembro 1918 (1918-11-14)
en Gerasimovka
Morto 3-an de septembro 1932 (1932-09-03) (13-jaraĝa)
en Gerasimovka
Mortokialo pikado
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Sovetunio
vdr

Pavel Trofimoviĉ MOROZOV (naskiĝis la 14-an de novembro 1918, mortis la 3-an de septembro 1932), pli konata kiel PavlikPavka, estis sovetia junulo, kiun la sovetia propagando laŭdis kiel martiron. Li en la aĝo de 13 jaroj (1932) denuncis sian patron kiel kulakon. Lin onidire murdis lia familio (onklo, kuzino, avo, avino).

Li iĝis morala ekzemplo en la sovetia propagando, ke la ŝtato estas pli grava ol la familio. Lia historieto aperis en infanlibroj, kantoj, ludoj, simfonia poemo, opero kaj ses biografioj. Krome ĝi inspiris filmojn kiaj Beĵina herbejo de Sergej Miĥajloviĉ Ejzenŝtejn.

Oni nuntempe disputas la faktojn de la historieto, la okazon de la murdo. Pri li ekzistas diversaj fotoj, multaj versioj pri la denunco (ĉe NKVD aŭ lerneja instruisto), murdo (familio aŭ NKVD), lia aĝo ĉe la murdo.

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Catriona Kelly: Comrade Pavlik: The Rise and Fall of a Soviet Boy Hero
  • Yuri Druzhnikov: Юрий Дружников, Доносчик 001, или Вознесение Павлика Морозова

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]