Pavel Rak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pavel Rak (1939-)

Pavel Rak (naskiĝis la 24-an de novembro 1939 en Praha) estas ĉeĥa ilustristo kaj karikaturisto kaj ankaŭ esperantisto.

Post studado de fajna mekaniko kaj optiko ĉe li venkis amo al desegnado kaj admiro al majstroj kiel Jiří Trnka, Walt Disney, Sempé k.a.

Pavel Rak kontribuis per siaj desegnitaj anekdotoj al gazetoj kaj per siaj ilustraĵoj al multaj eldonejoj. Ekzemple li ilustris lernolibron de la franca lingvo por ĉeĥaj adoleskantoj.

Kiel esperantisto li ofte kontribuis al Juna Amiko, ilustris lernolibron de Esperanto por geknaboj, sed ankaŭ poezion de Eli Urbanová.

Specimenoj de lia tutviva verkaro estas ekde 12.6.2010 ĝis. 3.6.2011 prezentataj kadre de la ekspozicio "Desegnita humuro de Pavel Rak" en Muzeo de Esperanto en Svitavy.

Desegnado kun Pavel Rake kadre de la inaŭguro de lia ekspozicio en Muzeo de Esperanto en Svitavy (2010)

Tradukoj el la angla en la ĉeĥan

  • Sven Hassel: Legie prokletých (Legio de malbenitoj, 1984, 2002)
  • Michael Connelly: Básník (Poeto, 2001, tr. Alena Raková kaj Pavel Rak)
  • Michael Connelly: Temnější než noc (Pli obskura ol la nokto, 2002, 2004, tr. Alena Raková kaj Pavel Rak)
  • Michael Connelly: Zrádný měsíc (Perfida luno, 2000, 2002, tr. Alena Raková kaj Pavel Rak)

Memstaraj publikaĵoj kaj kunaŭtoreco

  • Pavel Rak: Kreslený humor / Desegnita humuro / Cartoon Humour / Humor mit dem Zeichenschift, 2009
  • Sabine Fiedler, Pavel Rak: Ilustrita Frazeologio, 2004 (1-a eld.) 2009 (2-a eld.) 
  • Pavel Rak: Abertamské omalovánky / Abertheimer Malbuch / Abertamy Colouring book, 2009
  • Pavel Rak: Abertamské pexeso (Aberthamer Memory-Spiel / Abertamy Memory Game, 2009
  • Pavel Rak: Pozor, nebezpečí na sítí! (Atentu! Danĝero en la reto! 2003)


Verkoj ilustritaj de Pavel Rak

esperantlingvaj

ĉeĥlingvaj

  • Králík a drůbež (Kuniklo kaj kortbirdaro, Antonín Nestával, 1984)
  • Topinky pro každý den (Toastoj por ĉiu tago, Josef Urban, 1985)
  • Připravujeme těstoviny (Ni preparas pastaĵojn, Olga Davidová, 1987)
  • Poslední kubánské pomeranče (La lastaj kubanaj oranĝoj, Petra Klabouchová, 2006)
  • 25 veselých historek z Abertam / 25 heitere Geschiten aus Abertham (25 gajaj historietoj el Abertam, Alexander Wüst, 2007)
  • (Ne)máte peníze, co s tím? Slabikář rodinných financí (Vi havas / ne havas monon, kion fari?, Aboco-libro de familia financado, Eva Martínková, nakl. FRAGMENT)
  • Zastupitelské úřady (Ŝtat-reprezentaj oficejoj, Evžen Škňouřil, CWW Publishers, Praha 1992)


lernolibroj de lingvoj

  • Angličtina pro samouky (La angla por aŭtodidaktoj, Ludmila Kollmannová, nakl. LEDA)
  • Angličtina pro věčné začátečníky (La angla por eternaj komencantoj, Ludmila Kollmannová, nakl. LEDA)
  • English Conversation Practice, Anglická konverzace (Angla konversacio, Vlasta Rejthanová, Věra Urbanová, Vladimír Vařecha, nakl. LEDA)
  • Francouzština pro nejmenší (La franca por etuloj, Alena Tionová, Anne-Marie Ducreŭ-Páleníčková, nakl. Slovenské pedagogické nakladatelstvo)
  • Francouzština pro samouky (La franca por aŭtodidaktoj, Marie Pravdová, Miroslav Pravda, nakl. LEDA)
  • Francouzština pro začátečníky – Le Français pour vous (La franca por komencantoj, Marie Pravdová, nakl. LEDA)
  • Говорите по-русски, ruská konverzace (Rusa konversacio, Dagmar Brčáková, Veronika Mistrová, Natalia Arapova, nakl. LEDA)
  • Latina pro gymnázia (Latino por gimnazioj, Jiří Pech, nakl. LEDA)
  • On y va! Francouzština pro střední školy (La franca por mezlernejoj, Jitka Taišlová, nakl. LEDA)
  • Parler tchèque -c'est possible! (Parolu ĉeĥe, eblas!, Lea Hansch-Šabršulová, nakl. LEDA)
  • Parlons français! Francouzská konverzace pro střední školy a pro praxi (Franca konversacio por mezlernejoj kaj por la praktiko, Olga Velíšková, Eva Špinková, nakl. LEDA)
  • Portugalština (La portugala, Jaroslava Jindrová, Ludmila Mlýnková, Eva Schalková, nakl. LEDA)
  • Ruský jazyk v kostce, pro střední školy, DA! (La rusa en piloloj, por mezlernejoj, Radka Hříbková, Antonín Hlaváček, nakl. LEDA)
  • Španělština pro samouky (La hispana por aŭtodidaktoj, Libuše Prokopová, nakl. LEDA)
  • Sprechen Lesen Diskutieren (německá konverzace a četba) (Germana konversacio kaj legolibro, Milada Kouřimská, Drahomíra Kettnerová, nakl. LEDA)

Eksteraj ligiloj