Pavel Rosa

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pavel ROSA (naskiĝis la 9-a de oktobro 1906 en Senica - mortis la 28-an de junio 1988 en Bratislavo, Slovakio) estis slovaka esperantisto, fondinto kaj honora prezidanto de Slovaka Esperanto-Asocio. Tiu asocio kun Ĉeĥa Esperanto-Asocio estis unu el du landaj esperantistaj asocioj, kiuj post la epoko de malpermeso stalinisma pri Esperanto-agado rajtis aktivi ekde la jaro 1969 - la funkcion de la asocio en 1997 transprenis Slovakia Esperanta Federacio.

Profesie li estis oficisto de Ĝenerala pensia instituto en Bratislavo.

Esperantisto de post 1923, li ludis centran rolon en la organizo de la postmilita movado en Slovakio. Elstaris lia propra ekzemplo kiel aktiva kursgvidanto, (kun)aŭtoro de lernolibroj, kaj tradukanto el la slovaka literaturo; li kontribuis al Ĉeĥoslovaka antologio (1935) kaj Slovaka antologio (1977). Li krome realigis la Esperantan version de la Fina Akto de Helsinko (1976). Multjara membro de UEA kaj dum dudek jaroj delegito en Bratislava, li ankaŭ oficis de 1977 ĝis 1981 kiel Komitatano A.

Eksteraj ligiloj