Pavel Trávníček
Pavel Trávníček | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Pavel Trávníček | ||
Naskiĝo | 26-an de oktobro 1950 (73-jaraĝa) en Konice | |
Lingvoj | ĉeĥa vd | |
Ŝtataneco | Ĉeĥio vd | |
Alma mater | Janáček Academy of Music and Performing Arts vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | Simona Stašová • Monika Trávníčková vd | |
Infanoj | Pavel Dytrt vd | |
Profesio | ||
Okupo | aktoro • voĉaktoro • televida aktoro • reĝisoro • filmaktoro vd | |
Aktiva en | Brno vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Pavel TRÁVNÍČEK (n. 26-an de oktobro 1950 en Konice ĉe Prostějov) estas ĉeĥa aktoro kaj filmadaptiga parolisto.
Li muzikon studis en la Janáček-akademio pri muziko, Brno. 1997 li fondis propran teatron en Prago, li estas tie kaj intendanto kaj aktoro.
En ĉeĥa televido li kune kun Sabina LAURINOVÁ gvidis tra la muzikelsendo »DO-RE-MI«.
Internacian famecon li atingis per korpigo de la rolo reĝido en la fabelfilmo »Tri aveloj por cindrulino« (»Tři oříšky pro Popelku«, »Drei Haselnüsse für Aschenbrödel«), 1973.
Filmografio[redakti | redakti fonton]
- »Am-ludoj malfindindaj« (»Trügerische Liebesspiele«), 1971
- »Tri aveloj por cindrulino« (»Tři oříšky pro Popelku«, »Drei Haselnüsse für Aschenbrödel«; rolo: reĝido), 1973
- »Neĝblankulino kaj Rozruĝulino« (»Schneeweißchen und Rosenrot«, rolo: Michael), 1979
- »La tria reĝido« (»Třetí princ«, »Der dritte Prinz«; rolo: reĝido Jaromír/Jaroslaw), 1982
- »Podivná přátelství herce Jesenia« (rolo: Jan Veselý), 1985
- »O štěstí a kráse«, 1985
- »Kukolo en arbaro malhela« (»Kukačka v temném lese«, »Der Kuckuck im dunklen Wald«), 1986
- »Klaním se, měsíci«, 1991
- »Manželská tonutí«, 1996