Pavlohrad

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pavlohrad, ukraine Павлоград, ruse Павлоград [pavlograd] estas grandurbo en Ukrainio, en la Dnipropetrovska provinco.

Flago de Pavlohrad
Blazono de Pavlohrad

Bazaj informoj

Geografio

Pavlohrad etendiĝas sur ebenaĵo laŭ fervojo Donecko-Dnipropetrovsko.

Vojo en Pavlohrad
Katedralo en Pavlohrad

Historio

La loko estis menciita unuafoje en 1660. Vilaĝo estis fondita en la 1770-aj jaroj. Precipe soldatoj kaj ekssoldatoj loĝis tie. En 1784 ĝi ricevis statuson urbo kaj administris distrikton. En la 19-a jarcento la urbo estis grava centro de tritiko, en la komercado ankaŭ multe da judoj partoprenis. Baldaŭe oni faris ankaŭ bieron. En 1930 ribelo okazis kontraŭ komunistoj. En 1941 la nazioj okupis ankaŭ tiun urbon kaj la judoj estis mortigitaj. En la 1950-aj jaroj oni komencis minadi karbon kaj oni produktis meblojn kaj ŝuojn. 20 lernejoj funkcias en la urbo.

Vidindaĵoj

Fontoj

  • Ukraina Vikipedio
Aleo en Pavlohrad