Paweł Janowczyk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paweł Janowczyk
Persona informo
Naskiĝo 1960
Morto 19-an de januaro 2018 (2018-01-19)
Lingvoj polaEsperanto
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Paweł Janowczyk estis pola esperantisto (naskiĝis la 15an de majo 1960, mortis la 19-an de januaro 2018)[1]. Li dum proksimume du jardekoj estis ĉeforganizanto de la renkontiĝo Arkones en Poznano; li revivigis la kunvenon en la naŭdekaj jaroj. Dum la okdekaj jaroj li estis unu el la ĉefaj agantoj de la Pola Studenta Esperanto-Komitato (PSEK); interalie li kunorganizis la jubilean IJK en Krakovo en 1987.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Paweł komencis sian Esperanto-vivon en 1975. Poste dum la 80-aj kaj la 90-aj jaroj li estis unu el la plej gravaj homoj de la Pola Esperanto-Movado: prezidanto de Pola Studenta Esperanto-Komitato de Asocio de Polaj Studentoj (PSEK de APS), prezidanto de Pola Esperanto-Junularo (PEJ, kies honora membro li estis), kasisto de la LKK de la 43a IJK en Krakovo (1987), reprezentanto de Pollando en la komitatoj de TEJO kaj de UEA, ĝenerala sekretario de Pola Esperanto-Asocio (PEA), kunorganizanto kaj partoprenanto de nekalkuleblaj aranĝoj, sed ĉefe nalacigebla ARKONES-animo, kiu fakte vivigis ne nur la polan Esperanto-kulturon.[2] Li ankaŭ partoprenis en la gvidado de E-SENCO en Poznano, kiu estas la organizanta institucio de Arkones.

Studoj kaj profesio[redakti | redakti fonton]

Li studis politologion en la Poznana kaj Varsovia universitatoj. Dum la lastaj 20 jaroj li gvidis sian propran firmaon "Tago", kiu vendas librojn (ankaŭ en kaj pri Esperanto) kaj poroficejajn varojn.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Balta Ondo: Paweł Janowczyk forpasis, 20-a de jan. 2018, rigardita 2018-09-30
  2. Laŭ informo de Jarek Parzyszek en komento al Balta Ondo: Paweł Janowczyk forpasis, 20-a de jan. 2018, rigardita 2018-09-30
  3. Balta Ondo: Paweł Janowczyk forpasis