Paweł Edmund Strzelecki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Paweł Edmund Strzelecki

Paweł Edmund Strzelecki.jpg

Persona informo
Nomo Paweł Edmund Strzelecki
Dato de naskiĝo 20-a de julio 1797
Loko de naskiĝo Głuszyna
Dato de morto 6-a de oktobro 1873
Loko de morto Londono
Okupo
Aĝo je morto 76
v  d  r
Information icon.svg

Paweł Edmund Strzelecki [ˈpavɛw ˈɛdmunt stʂɛˈlɛt͡skʲi] (naskiĝis la 20-an de julio 1797 en Głuszyna, mortis la 6-an de oktobro 1873 en Londono) estis pola esploristo, geografo kaj geologo. Li naskiĝis en Głuszyna, tiam vilaĝo sude de Poznano, skribe menciita jam en 1331, kiu nur en 1942 iĝis suda urboparto de Poznano, pole nomata Poznań. Krome eblus precizigi ke li naskiĝis kvar jarojn post kiam Prusio konkeris la urbon kaj regionon, kaj oficialigis la germanlingvan urbonomon Posen.

Memorigoj kaj honorigoj[redakti | redakti fonton]

Monumento de Paweł Edmund Strzelecki en Jindabyne

En Aŭstralio la nomon de Strzelecki havas montaro, du montoj, lago, rivero kaj urbeto.

  • Strzelecki-montaro (Strzelecki Ranges) – Viktorio
  • Strzelecki-monto (Mount Strzelecki) – 636 m s.m. – Norda Teritorio
  • Strzelecki-pinto (Strzelecki Peak) – 756 m s.m. – Flinders-insulo
  • Strzelecki-rivero (Strzelecki Creek) – longa je 190 km - Suda Aŭstralio
  • Strzelecki-dezerto (Strzelecki Desert) – okcidente de la lago Eyre
  • La Naturrezervejo Strzelecki (Strzelecki Regional Reserve) ene de Strzelecki-dezerto
  • La urbeto Strzelecki
  • En norda Kanado troviĝas Strzelecki-golfo
  • Paweł Edmund Strzelecki estas ankaŭ patrono de la 26-a Skolta Teamo de Lodzo kaj la 3a Skolta Grupo de Siemianowice

Krome en 1840 la Monto Kosciuszko, kiun Paweł Edmund Strzelecki grimpis kiel unua persone konata individuo (sendube iuj nekonataj indiĝenaj lokuloj antaŭis lin), laŭ peto de Strzelecki ricevis sian nomon honore al la pola nacia heroo Tadeusz Kościuszko.

En 1997 la Nacia Banko de Pollando eldonis kompleton de moneroj, kiuj memorigis pri la ducenta naskiĝdatreveno de Strzelecki.

En 2002 en Perth kreiĝis la asocio de poloj Mount Kosciuszko, kies celo estas popularigi kaj Strzelecki, kaj liajn meritojn je geografiaj esploroj en la teritorio de Aŭstralio. Ĝi estas ankaŭ unu el sponsoroj de la tutaŭstralia konkurso National History Challenge.

En 2004 estis organizita esplorvojaĝo laŭ la spuroj de Paweł Edmund Strzelecki. Dum 2 monatoj ĝiaj partoprenantoj trairi pli ol 15 mil kilometrojn serĉante nomojn kaj lokojn ligitan kun la fama polo. Raporto pro la vojaĝo estis publikigita en la pola versio de la revuo National Geographic (marto 2005).

Kiel elstara vojaĝanto kaj esploristo, Strzelecki estis honorigita per altklasaj anglaj medaloj kaj aliaj honorigoj.

  • en 1846 Reĝa Societo de Londono aljuĝis al li la medalon Gold Founder's Medal
  • en 1849 li estis honorigita, kiel unu el la unuaj civiluloj, per Ordeno de la Bano
  • en 1860 la Universitato de Oksfordo nomumas lin honora doktoro de civila juro
  • en 1869 la reĝino Viktoria honorigis lin per la titolo Kavaliro de la Ordeno de s-taj Mikaelo kaj Georgo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Averto: Defaŭlta ordiga ŝlosilo "Strzelecki, Pawel Edmund" anstataŭigas pli fruan defaŭltan ordigan ŝlosilon "Strzelecki ,Paweł Edmund".